↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 40

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 En la unua
monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruaĵon de la
tabernaklo de kunveno. 3 Kaj metu tien la keston de atesto kaj
ŝirmu la keston per la kurteno. 4 Kaj enportu la tablon kaj
aranĝu sur ĝi ĝian aranĝotaĵon, kaj enportu la kandelabron kaj
ekbruligu ĝiajn lucernojn. 5 Kaj starigu la oran altaron por la
incensado antaŭ la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon ĉe
la eniro de la tabernaklo. 6 Kaj starigu la altaron de bruloferoj
antaŭ la eniro en la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno. 7
Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la
altaro kaj enverŝu en ĝin akvon. 8 Kaj aranĝu la korton ĉirkaŭe,
kaj pendigu la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. 9 Kaj prenu
la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas
en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu
sankta. 10 Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun ĉiuj ĝiaj
apartenaĵoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre
sankta. 11 Kaj sanktoleu la lavujon kaj ĝian piedestalon, kaj
sanktigu ĝin. 12 Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la
eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo. 13 Kaj
vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj
sanktigu lin, ke li estu Mia pastro. 14 Kaj liajn filojn
alkonduku, kaj vestu ilin per ĥitonoj. 15 Kaj sanktoleu ilin,
kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj
ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj
generacioj. 16 Kaj Moseo faris konforme al ĉio, kion la Eternulo
al li ordonis; tiel li faris.

17 En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato
estis starigita la tabernaklo. 18 Kaj Moseo starigis la
tabernaklon kaj metis ĝiajn bazojn kaj kaj starigis ĝiajn
tabulojn kaj aranĝis ĝiajn riglilojn kaj starigis ĝiajn kolonojn.
19 Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron
de la tendo sur ĝin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 20
Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la
stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston
supre. 21 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj
pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. 22 Kaj li starigis la tablon en la
tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster
la kurteno. 23 Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la
Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 24 Kaj li starigis
la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraŭ la tablo, en
la suda parto de la tabernaklo. 25 Kaj li ekbruligis la lucernojn
antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 26 Kaj li
starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaŭ la
kurteno. 27 Kaj li bruligis sur ĝi bonodoran incenson, kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. 28 Kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la
pordo de la tabernaklo. 29 Kaj la altaron de bruloferoj li
starigis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis
sur ĝi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis
al Moseo. 30 Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de
kunveno kaj la altaro, kaj enverŝis tien akvon por sin lavi. 31
Kaj lavis per ĝi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj
siajn piedojn; 32 kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno
kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo
ordonis al Moseo. 33 Kaj li aranĝis la korton ĉirkaŭe de la
tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la
pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.

34 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de
la Eternulo plenigis la tabernaklon. 35 Kaj Moseo ne povis eniri
en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la
majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 36 Kaj kiam la
nubo leviĝadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarŝadis,
por fari ĉiujn siajn marŝojn. 37 Sed se la nubo ne leviĝis, ili
ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo. 38 Ĉar nubo de la Eternulo
estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la
nokto super ĝi, antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj en ĉiuj iliaj
marŝoj.