↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 37

1 Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono
estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno
kaj duono ĝia alto. 2 Kaj li tegis ĝin per pura oro interne kaj
ekstere, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 3 Kaj li fandis
por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur
unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko. 4 Kaj li faris
stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 5 Kaj li metis
la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti
la keston. 6 Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj
duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo. 7 Kaj li
faris du kerubojn el oro; per forĝa laboro li faris ilin, sur la
du randoj de la fermoplato: 8 unu kerubon ĉe unu flanko kaj la
duan kerubon ĉe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li
faris la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. 9 Kaj la keruboj estis
etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la
fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estis unu kontraŭ la alia; al la
fermoplato estis turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.

10 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia
longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
11 Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon
ĉirkaŭe. 12 Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li
faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo. 13 Kaj li fandis por ĝi kvar
orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar
anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj. 14 Apud la listelo estis la ringoj,
kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15 Kaj li faris
la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti
la tablon. 16 Kaj ankaŭ la vazojn por la tablo, ĝiajn pladojn kaj
ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kruĉojn kaj la kalikojn, per kiuj oni
verŝas, li faris el pura oro.

17 Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li
faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj,
ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi. 18 Kaj ses branĉoj
elstaris el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu
flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la dua flanko; 19 tri
migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu branĉo, kaj
tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua branĉo;
tiel estis sur la ses branĉoj, kiuj elstaris el la kandelabro. 20
Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj
kapetoj kaj floroj. 21 Kaj kapeto estis sub unu paro da branĉoj,
kaj kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria
paro da branĉoj; tiel estis ĉe la ses branĉoj, kiuj elstaris el
ĝi. 22 La kapetoj kaj branĉoj elstaris el ĝi; ĉio estis unu
forĝita tutaĵo el pura oro. 23 Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn
kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro. 24 El kikaro da
pura oro li faris ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.

25 Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu
ulno estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; kvarangula ĝi
estis; du ulnoj estis ĝia alto; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj. 26
Kaj li tegis ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn
muretojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj li faris al ĝi oran
kronon ĉirkaŭe. 27 Kaj du orajn ringojn li faris al ĝi sub ĝia
krono, sur ĝiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni
portu ĝin. 28 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis
ilin per oro. 29 Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la
puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto.

Sekva Ĉapitro →