↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 36

1 Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj ĉiuj kompetentuloj, en
kiujn la Eternulo enmetis saĝon kaj prudenton, por ke ili sciu
fari ĉiun laboron por la servado en la sanktejo, laŭ ĉio, kion
ordonis la Eternulo.

2 Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj ĉiun
kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis saĝon en la koron,
ĉiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari ĝin. 3
Kaj ili prenis de Moseo ĉiujn oferdonojn, kiujn alportis la
Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por
ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraŭ plue oferdonojn
ĉiumatene. 4 Kaj venis ĉiuj saĝuloj, kiuj estis farantaj la tutan
laboron por la sanktejo, ĉiu venis de sia laboro, kiun li faris.
5 Kaj ili diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol
bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. 6 Tiam Moseo
ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu
virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la
popolo ĉesis alporti. 7 Kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la
tuta farota laboro, kaj eĉ superflua.

8 Kaj ĉiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la
laboron por la tabernaklo, faris dek tapiŝojn el tordita bisino
kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste
laboritajn ili faris sur ili. 9 La longo de ĉiu tapiŝo estis
dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estis kvar ulnoj; unu
mezuro estis por ĉiuj tapiŝoj. 10 Kaj li kunigis kvin tapiŝojn
unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaŭ unu kun la alia. 11
Kaj li faris maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo,
sur la rando de la kuniĝo; tiel same li faris sur la rando de la
ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo. 12 Kvindek maŝojn li
faris sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de
tiu tapiŝo, sur kiu estis la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj
estis reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia. 13 Kaj li faris
kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapiŝojn unu kun la
alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo fariĝis unu tutaĵo. 14 Kaj
li faris tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo;
dek unu tiajn tapiŝojn li faris. 15 La longo de ĉiu tapiŝo estis
tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la larĝo de ĉiu tapiŝo; unu
mezuro estis por la dek unu tapiŝoj. 16 Kaj li kunigis kvin
tapiŝojn aparte kaj la ceterajn ses tapiŝojn aparte. 17 Kaj li
faris kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la
rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de
la dua kuniĝa tapiŝo. 18 Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn,
por kunigi la tendon, por ke ĝi estu unu tutaĵo. 19 Kaj li faris
kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el
antilopaj feloj supre.

20 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el
akacia ligno. 21 Dek ulnoj estis la longo de ĉiu tabulo, kaj unu
ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo. 22 Ĉiu tabulo havis du
pivotojn, alĝustigitajn unu al la alia; tiel li faris ĉe ĉiuj
tabuloj de la tabernaklo. 23 Kaj li faris la tabulojn por la
tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda. 24 Kaj kvardek
arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub ĉiu
tabulo, por ĝiaj du pivotoj. 25 Kaj sur la dua flanko de la
tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn, 26 kaj
kvardek arĝentajn bazojn por ili, du bazojn sub ĉiu tabulo. 27
Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris
ses tabulojn. 28 Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la
tabernaklo sur la malantaŭa flanko. 29 Kaj ili estis kunigitaj
malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun
ambaŭ en la du anguloj. 30 Kaj estis ok tabuloj, kaj ĉe ili dek
ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo. 31 Kaj li faris
riglilojn el akacia ligno: kvin por la tabuloj de unu flanko de
la tabernaklo, 32 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua
flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la
malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente. 33 Kaj li faris
mezan riglilon, kiu ŝoviĝis meze de la tabuloj de unu fino ĝis la
alia. 34 Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn,
ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li
tegis per oro.

35 Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo,
kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur ĝi
kerubojn. 36 Kaj li faris por ĝi kvar kolonojn el akacia ligno,
kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li
fandis por ili kvar arĝentajn bazojn. 37 Kaj li faris kovrotukon
por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa
teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; 38 kaj kvin
kolonojn por ĝi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj
ligaĵojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

Sekva Ĉapitro →