↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 35

1 Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj
diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: 2 Dum ses
tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato
de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu
mortigita. 3 Ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago
sabata.

4 Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj,
dirante: Jen kion ordonis la Eternulo: 5 Prenu inter vi oferdonon
por la Eternulo: ĉiu memvole alportu la oferdonon por la
Eternulo: oron kaj arĝenton kaj kupron, 6 kaj bluan teksaĵon kaj
purpuran kaj ruĝan, kaj bisinon kaj kapran lanon, 7 kaj virŝafajn
felojn ruĝe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian
lignon, 8 kaj oleon por lumigado, kaj aromaĵojn por la sankta
oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 9 kaj ŝtonojn oniksajn kaj
ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo. 10
Kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru ĉion, kion
ordonis la Eternulo: 11 la tabernaklon kaj ĝian tendon kaj ĝian
kovron, ĝiajn hoketojn kaj ĝiajn tabulojn, ĝiajn riglilojn, ĝiajn
kolonojn kaj ĝiajn bazojn; 12 la keston kaj ĝiajn stangojn, la
fermoplaton kaj la kurtenon; 13 la tablon kaj ĝiajn stangojn kaj
ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la panojn de propono; 14 kaj la
kandelabron por lumigi kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj ĝiajn lucernojn
kaj la oleon por lumigi; 15 kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn
stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la
pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo; 16 la altaron
de bruloferoj kaj ĝian kupran kradon, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn
ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon; 17 la
kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn kaj la
kovrotukon de la pordego de la korto; 18 la najlojn de la
tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn ŝnurojn; 19 la
oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn
por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

20 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaŭ Moseo.
21 Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun
inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo,
por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta
servado kaj por la sanktaj vestoj. 22 Kaj venis la viroj kaj la
virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj
orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn
objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo. 23 Kaj
ĉiu, ĉe kiu troviĝis blua teksaĵo, aŭ purpura, aŭ ruĝa, aŭ
bisino, aŭ kapra lano, aŭ ŝafaj feloj ruĝaj, aŭ antilopaj feloj,
alportis. 24 Ĉiu, kiu oferis arĝenton aŭ kupron, alportis la
oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno
por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin. 25 Kaj ĉiu virino,
kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon
bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon. 26 Kaj ĉiuj virinoj,
kiuj havis deziron kaj kompetentecon, ŝpinis kapran lanon. 27 Kaj
la princoj alportis ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn
por la efodo kaj por la surbrustaĵo, 28 kaj la aromaĵon kaj la
oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj
incensoj. 29 Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn
inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per
Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj: Jen, la Eternulo vokis per
la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de
Jehuda; 31 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj
prudento, kaj scio kaj per ĉia arto, 32 por pripensi ideojn, por
labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro, 33 kaj por ĉizi
ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian
artistan laboron. 34 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al
li kaj al Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan. 35 Li
plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro,
por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj
sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.

Sekva Ĉapitro →