↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 34

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skulptu al vi du ŝtonajn
tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn,
kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis. 2 Kaj estu
preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj
stariĝu antaŭ Mi tie sur la pinto de la monto. 3 Kaj neniu
supreniru kun vi, kaj ankaŭ neniu montriĝu sur la tuta monto; eĉ
ŝafo aŭ bovo ne paŝtiĝu antaŭ tiu monto. 4 Kaj li skulptis du
ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo leviĝis frue matene kaj
supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo,
kaj li prenis en siajn manojn la du ŝtonajn tabelojn. 5 Kaj la
Eternulo malleviĝis en nubo, kaj Moseo stariĝis apud Li tie kaj
alvokis la nomon de la Eternulo. 6 Kaj la Eternulo preteriris
antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj
kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; 7 kiu konservas
favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed
antaŭ kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur
filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj! 8 Kaj rapide
Moseo kliniĝis ĝis la tero kaj faris adoron. 9 Kaj li diris: Ho,
se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri
en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn
kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo. 10 Kaj Li
diris: Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros
miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj
gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron
de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi. 11
Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaŭ. Jen Mi forpelas antaŭ
vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la
Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn. 
12 Gardu vin, ke vi
ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos,
por ke tio ne fariĝu falilo inter vi; 13 sed iliajn altarojn
detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn
dishaku. 14 Ĉar vi ne devas adori alian dion; ĉar la Eternulo,
koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema. 15 Ne faru
interligon kun la loĝantoj de la lando; ĉar, malĉastante kun siaj
dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj
vi manĝos de iliaj oferoj, 16 kaj vi prenos iliajn filinojn por
viaj filoj, kaj iliaj filinoj malĉastos por siaj dioj kaj
malĉastigos viajn filojn por siaj dioj. 17 Diojn fanditajn ne
faru al vi. 18 La feston de macoj observu; dum sep tagoj manĝu
macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato
Abib, ĉar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo. 19 Ĉio, kio
malfermas unue la uteron, apartenas al mi; ĉiu virseksulo el viaj
brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aŭ ŝafo. 20
Utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido: kaj se vi ne
elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon. La unuenaskiton el viaj
filoj elaĉetu. Kaj oni ne montriĝu antaŭ Mi kun malplenaj manoj.
21 Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo
de la plugado kaj de la rikoltado ripozu. 22 Kaj feston de
semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj
feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro. 23 Tri
fojojn en la jaro ĉiuj viaj virseksuloj aperu antaŭ la Sinjoro,
la Eternulo, Dio de Izrael. 24 Ĉar Mi forpelos gentojn antaŭ vi
kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon,
kiam vi iros, por montriĝi antaŭ la Eternulo, via Dio, tri fojojn
en la jaro. 25 Ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia
ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de
Pasko. 26 La komencaĵon de la unuaj produktoj de via tero alportu
en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la
lakto de ĝia patrino. 27 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu
al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris
interligon kun vi kaj kun Izrael. 28 Kaj li estis tie kun la
Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis
kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn
de la interligo, la dek ordonojn.

29 Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du
tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia
malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la haŭto de lia
vizaĝo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li. 30 Kaj Aaron kaj
ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo
lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li. 31 Sed Moseo vokis
ilin, kaj returniĝis al li Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo,
kaj Moseo ekparolis al ili. 32 Poste alproksimiĝis ĉiuj
Izraelidoj; kaj li ordonis al ili ĉion, kion diris al li la
Eternulo sur la monto Sinaj. 33 Kiam Moseo ĉesis paroli al ili,
li metis sur sian vizaĝon kovrotukon. 34 Kiam Moseo venadis antaŭ
la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon ĝis
sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio
estis ordonita al li. 35 Kaj la Izraelidoj vidis, ke la haŭto de
la vizaĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la
kovrotukon sur sian vizaĝon, ĝis li eniris, por paroli kun Li.

Sekva Ĉapitro →