↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 33

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru, eliru el ĉi tie, vi kaj la
popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri
kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via
idaro Mi ĝin donos. 2 Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi
forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la
Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn. 3 Iru al lando, en kiu
fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo
malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo. 4 Kaj la
popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu
metis sur sin siajn ornamaĵojn. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:
Diru al la Izraelidoj: Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu
momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi
viajn ornamaĵojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi. 6 Kaj la
Izraelidoj demetis de si siajn ornamaĵojn antaŭ la monto Ĥoreb.

7 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la
tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de
Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la
tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro. 8 Kaj
kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo leviĝadis,
kaj ĉiu stariĝadis ĉe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post
Moseo, ĝis li eniris en la tabernaklon. 9 Kaj kiam Moseo eniradis
en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la
pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo. 10 Kaj la tuta
popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la
tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu
ĉe la pordo de sia tendo. 11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo
vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam
li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun,
junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.

12 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Vidu, Vi diras al mi: Konduku
ĉi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi,
kvankam Vi diris: Mi konas vin laŭ via nomo, kaj vi akiris Mian
favoron. 13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi
Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu,
ke ĉi tiu popolo estas Via popolo. 14 Tiam Li diris: Mia vizaĝo
iros antaŭe, kaj Mi donos al vi ripozon. 15 Kaj li diris al Li:
Se Via vizaĝo ne iros, tiam ne forkonduku nin de ĉi tie. 16 Per
kio do montriĝos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? ĉu ne
per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingiĝos
de ĉiu popolo, kiu estas sur la tero.

17 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankaŭ tion, kion vi diris, Mi
faros; ĉar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.
18 Kaj li diris: Volu montri al mi Vian gloron. 19 Kaj Li diris:
Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la
nomon de la Eternulo antaŭ vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi
favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 20 Kaj Li
diris: Vi ne povas vidi Mian vizaĝon, ĉar ne povas homo vidi Min
kaj resti viva. 21 Kaj la Eternulo diris: Jen estas loko ĉe Mi;
stariĝu sur la roko. 22 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos
vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi
pasos. 23 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian
malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.

Sekva Ĉapitro →