↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 29

1 Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi
ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du
virŝafojn sendifektajn; 2 kaj macan panon, kaj macajn kukojn,
miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el
delikata tritika faruno faru ilin. 3 Kaj metu ilin en unu korbon,
kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaŭ la bovidon kaj la du
virŝafojn. 4 Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de
la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo. 5 Kaj prenu la
vestojn, kaj metu sur Aaronon la ĥitonon kaj la tunikon de la
efodo kaj la efodon kaj la surbrustaĵon, kaj zonu lin per la zono
de la efodo. 6 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la
sanktan kronon sur la cidaron. 7 Kaj prenu la oleon de
sanktoleado, kaj verŝu sur lian kapon kaj sanktoleu lin. 8 Kaj
liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj. 9 Kaj zonu
ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili
mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj
konsekru Aaronon kaj liajn filojn. 10 Kaj alvenigu la bovidon
antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu
siajn manojn sur la kapon de la bovido. 11 Kaj buĉu la bovidon
antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12
Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj
sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elverŝu
ĉe la bazo de la altaro. 13 Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras
la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj
la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la
altaro. 
14 Kaj la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian
malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro; ĝi estas
pekofero. 15 Kaj unu virŝafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj
metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 16 Kaj buĉu la
virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe.
17 Kaj la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon
kaj ĝiajn krurojn, kaj metu ilin sur ĝiajn partojn kaj sur ĝian
kapon. 18 Kaj forbruligu la tutan virŝafon sur la altaro; ĝi
estas brulofero por la Eternulo; agrabla odoraĵo, fajrofero por
la Eternulo ĝi estas. 19 Kaj prenu la duan virŝafon, kaj Aaron
kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 20
Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la
malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la
malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la
dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de
ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.
21 Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan
oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj
la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktiĝos li kaj liaj
vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li. 22
Kaj prenu de la virŝafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu
kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du
renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron,
ĉar tio estas virŝafo de konsekrado; 23 kaj unu bulon da pano kaj
unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu
staras antaŭ la Eternulo; 24 kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron
kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon
antaŭ la Eternulo. 
25 Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj
forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan
odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo.
26 Kaj prenu la brustaĵon de la virŝafo de konsekrado de Aaron,
kaj skuu ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estos via
parto. 27 Kaj sanktigu la brustaĵon de skuado kaj la femuron de
levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virŝafo de
konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj; 28 kaj tio estu por Aaron
kaj por liaj filoj porĉiama destinitaĵo de la Izraelidoj; ĉar ĝi
estas levofero, kaj levofero ĝi estu de la Izraelidoj, el iliaj
pacoferoj ilia levofero al la Eternulo. 29 Kaj la sanktaj vestoj
de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu
sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili. 30
Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos
pastro anstataŭ li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno,
por servi en la sanktejo. 31 Kaj la virŝafon de konsekrado prenu,
kaj kuiru ĝian viandon sur sankta loko. 32 Kaj Aaron kaj liaj
filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en
la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 33 Kaj ili
tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj
kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio
estas sankta. 34 Se el la viando de konsekrado kaj el la pano
restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro;
ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta. 35 Kaj agu kun Aaron kaj
kun liaj filoj tiel, kiel Mi ĉion ordonis al vi; dum sep tagoj
konsekru ilin. 36 Kaj propekan bovidon oferu ĉiutage por
senpekiĝo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu
ĝin, por ĝin sanktigi. 37 Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj
sanktigu ĝin; kaj la altaro fariĝu plejsanktaĵo; ĉio, kio ektuŝos
la altaron, fariĝos sankta.

38 Jen tio, kion vi metos sur la altaron: du jaraĝajn ŝafidojn
ĉiutage, ĉiam; 39 unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon
oferu ĉirkaŭ la vespero; 40 kaj por unu ŝafido dekonon de efo da
delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo,
kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi. 41 La duan ŝafidon
oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero
kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la
Eternulo, 42 ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la
tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ
vi, por paroli tie kun vi. 43 Kaj Mi aperados tie antaŭ la
Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro. 44 Kaj Mi
sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon
kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj. 45
Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio. 46
Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis
ilin el la lando Egipta, por ke Mi loĝu inter ili, Mi, la
Eternulo, ilia Dio.

Sekva Ĉapitro →