↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 28

1 Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn
kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro: Aaron,
kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron. 2 Kaj
faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
3 Kaj diru al ĉiuj, kiuj havas saĝan koron kaj kiujn Mi plenigis
per spirito de saĝo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi
lin, ke li estu Mia pastro. 4 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili
devas fari: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro,
kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj
por liaj filoj, ke li estu Mia pastro. 5 Kaj ili prenu oron, kaj
bluan, purpuran, kaj ruĝan teksaĵon, kaj bisinon.

6 Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa
teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero. 7 Du
surŝultraĵojn kunigantajn ĝi havu sur siaj du finoj, por ke ĝi
estu ligita. 8 Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estu la sama
laboraĵo, kiel ĝia kontinuaĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa
teksaĵo, kaj el tordita bisino. 9 Kaj prenu du oniksajn ŝtonojn,
kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael: 10 ses el
iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua
ŝtono, laŭ la ordo de ilia naskiĝo. 11 Per laboro de gravuristoj,
kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du ŝtonoj la nomojn de
la filoj de Izrael; faru ilin ĉirkaŭataj per kadretoj el oro. 12
Kaj metu la du ŝtonojn sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel
ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn
nomojn antaŭ la Eternulo sur siaj du surŝultraĵoj por memoro.

13 Kaj faru kadretojn el oro; 14 kaj du ĉenetojn el pura oro;
faru ilin kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu
la plektitajn ĉenetojn al la kadretoj. 15 Kaj faru juĝan
surbrustaĵon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo
faru ĝin; el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el
tordita bisino faru ĝin. 16 Kvarangula ĝi estu kaj duobla;
manstreĉo estu ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo. 17 Kaj enmetu
en ĝin enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico:
rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico; 18 kaj la dua
vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso; 19 kaj la tria vico:
ligurio, agato, kaj ametisto; 20 kaj la kvara vico: krizolito,
kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laŭ siaj vicoj.
21 Kaj la ŝtonoj estu laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du,
laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la
dek du triboj. 22 Kaj faru al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn,
kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro. 23 Kaj faru por la
surbrustaĵo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la
du finoj de la surbrustaĵo. 24 Kaj metu la du orajn plektitajn
ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo. 25 Kaj
la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj enfortikigu en la du
kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la surŝultraĵoj de la efodo
sur la antaŭa flanko. 26 Kaj faru du orajn ringojn, kaj
alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur
interna ĝia rando, direktita al la efodo. 27 Kaj faru du orajn
ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo
malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de
la efodo. 28 Kaj oni alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la
ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super
la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur
la efodo. 29 Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur
la juĝa surbrustaĵo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon,
por ĉiama memoro antaŭ la Eternulo. 30 Kaj metu sur la juĝan
surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke
ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon;
kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro
antaŭ la Eternulo.

31 Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksaĵo. 32 La
aperturo por la kapo estu en ĝia mezo; ĉirkaŭ la aperturo estu
teksita bordero, kiel ĉe aperturo de ŝildo, por ke ĝi ne
disŝiriĝu. 33 Sur ĝia malsupra rando faru granatojn el blua,
purpura, kaj ruĝa teksaĵo, ĉirkaŭe sur ĝia malsupra rando, kaj
inter ili ĉirkaŭe orajn tintilojn. 34 Ora tintilo kaj granato,
ora tintilo kaj granato estu ĉirkaŭe sur la malsupra rando de la
tuniko. 35 Ĝi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni aŭdu
sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaŭ la Eternulon
kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.

36 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila
maniero: SANKTA AL LA ETERNULO. 37 Kaj alfortikigu ĝin per laĉo
el blua ŝtofo, ke ĝi estu sur la cidaro; sur la antaŭa flanko de
la cidaro ĝi devas esti. 38 Ĝi estu sur la frunto de Aaron; kaj
Aaron portados la pekon kontraŭ la sanktaĵoj, kiujn sanktigos la
Izraelidoj en ĉiuj siaj sanktaj donoj; kaj ĝi estos sur lia
frunto ĉiam, por ke la Eternulo ilin favoru. 39 Kaj teksu la
ĥitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru
broditan zonon. 40 Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj
faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj
ornamo. 41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn
kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu
ilin, por ke ili estu pastroj al Mi. 42 Kaj faru por ili linajn
pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo ĝis
la femuroj ili estu. 43 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj
filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili
alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili
ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por
lia idaro post li.

Sekva Ĉapitro →