↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 30

1 Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru
ĝin. 2 Unu ulno estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; ĝi estu
kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto; kornoj elstaru el ĝi. 3
Kaj tegu ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn flankojn
ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 4
Kaj du orajn ringojn faru al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du
lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por
stangoj, per kiuj oni portu ĝin. 5 Kaj faru la stangojn el akacia
ligno, kaj tegu ilin per oro. 6 Kaj starigu ĝin antaŭ la kurteno,
kiu estas antaŭ la kesto de atesto, kontraŭ la fermoplato de la
kesto de atesto, kie Mi aperados al vi. 7 Kaj Aaron incensadu sur
ĝi aroman incenson; ĉiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li
incensu. 8 Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn ĉirkaŭ vespero,
li incensu; ĝi estu ĉiama incensado antaŭ la Eternulo en viaj
generacioj. 9 Ne alportu sur ĝi incenson alian, nek bruloferon
nek donoferon, kaj verŝoferon ne verŝu sur ĝin. 10 Kaj
ĉiopardonan oferon Aaron alportos sur ĝiaj kornoj unu fojon en la
jaro; el la sango de la ĉiopardona pekofero unu fojon en jaro li
alportu sur ĝi ĉiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos
plej granda sanktaĵo antaŭ la Eternulo.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Kiam vi
kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam ĉiu donu liberigan
pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj;
kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado. 13 Jen
kion devas doni ĉiu, kiu pasas la kalkulon: duonon de siklo laŭ
la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn);
duono de siklo estu oferdono por la Eternulo. 14 Ĉiu, kiu pasas
la kalkulon, de la aĝo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la
oferdonon al la Eternulo. 15 La riĉulo ne donu pli kaj la
malriĉulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon
por la Eternulo, por liberigi viajn animojn. 16 Kaj prenu la
monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu ĝin por la servado
en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel
memorigaĵo antaŭ la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Faru kupran
lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu ĝin inter
la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝu tien akvon.
19 Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per ĝi siajn manojn kaj piedojn:
20 kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per
akvo, por ke ili ne mortu; aŭ kiam ili alproksimiĝos al la
altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo, 21 ili
lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu
por ili leĝo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj
generacioj.

22 Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Prenu al vi
plej bonajn aromaĵojn: da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da
aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano
ducent kvindek, 24 kaj da kasio kvincent siklojn laŭ la mezuro de
la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon. 25 Kaj faru el tio
oleon por sanktoleado, kunmetitan ŝmiraĵon laŭ la arto de la
ŝmiraĵisto; ĝi estu oleo por sanktoleado. 26 Kaj sanktoleu per ĝi
la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto, 27 kaj la
tablon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la kandelabron kaj ĝiajn
apartenaĵojn, kaj la altaron de incensado, 28 kaj la altaron de
bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian
piedestalon. 29 Kaj sanktigu ilin, ke ili fariĝu plejsanktaĵo;
ĉiu, kiu ektuŝos ilin, sanktiĝos. 30 Kaj Aaronon kaj liajn filojn
sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj. 31 Kaj al
la Izraelidoj diru jene: Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en
viaj generacioj. 32 Sur homan karnon ĝi ne estu verŝata, kaj laŭ
ĝia konsisto ne faru ion similan; ĝi estas sankta, ĝi estu sankta
por vi. 33 Se iu konsistigos ion similan kaj ŝmiros per ĝi
laikon, li ekstermiĝu el sia popolo.

34 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi aromaĵon: balzamon
kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj
partoj el ĉio; 35 kaj faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la
arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan. 36 Kaj
pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el ĝi antaŭ la
keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al
vi; plejsanktaĵo ĝi estu por vi. 37 Kaj laŭ la incensaĵo, kiun vi
faros, ne faru al vi alian similan; sankta ĝi estu al vi por la
Eternulo. 38 Se iu faros ion similan, por odorigi per ĝi, li
ekstermiĝos el sia popolo.

Sekva Ĉapitro →