↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 20

1 Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando
Egipta, el la domo de sklaveco.

3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.

4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo
supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 5 ne
kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via
Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur
la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 6 kaj
kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la
plenumantoj de Miaj ordonoj.

7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo
ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. 9 Dum ses
tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago
estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek
vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via
sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj
pordegoj; 11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la
teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago
Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis
ĝin.

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via
vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

13 Ne mortigu.

14 Ne adultu.

15 Ne ŝtelu.

16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de
via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian
bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la
sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo
vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime. 19 Kaj
ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio
ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu. 20 Kaj Moseo diris al la
popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la
timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku. 21 Kaj la
popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo,
kie estis Dio.

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi
vidis, kiel Mi parolis kun vi el la ĉielo. 23 Ne faru antaŭ Mi
diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi. 24 Altaron el
tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj
pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi
memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin. 25 Kaj se vi
faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj;
ĉar se vi levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos. 26 Kaj
ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via
nudeco antaŭ ĝi.

Sekva Ĉapitro →