↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 19

1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando
Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj. 2 Ili eliris
el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian
tendaron en la dezerto; kaj Izrael stariĝis tie tendare antaŭ la
monto. 3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li
de la monto, dirante: Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al
la filoj de Izrael: 4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj
kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi. 5
Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi
estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas
la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo
sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj. 7
Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al
ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li. 8
Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris: Ĉion, kion la
Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la
popolo al la Eternulo. 9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi
venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos
kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la
vortojn de la popolo al la Eternulo. 10 Kaj la Eternulo diris al
Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj
ili lavu siajn vestojn. 11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago,
ĉar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaŭ la okuloj de
la tuta popolo sur la monton Sinaj. 12 Kaj difinu limon por la
popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la
monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu
mortigita. 13 Mano lin ne tuŝu, sed per ŝtonoj li estu mortigita,
aŭ li estu pafmortigita; ĉu tio estos bruto, ĉu tio estos homo,
li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas
supreniri sur la monton. 
14 Kaj Moseo malsupreniris de la monto
al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn
vestojn. 15 Kaj li diris al la popolo: Estu pretaj por la tria
tago; ne alproksimiĝu al virino. 16 En la tria tago, tuj matene,
komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la
monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la
tuta popolo, kiu estis en la tendaro. 17 Kaj Moseo elirigis la
popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili stariĝis antaŭ la
bazo de la monto. 18 Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de
tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo
leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis. 19
Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo
paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo. 20 Kaj la Eternulo
malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj
la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo
supreniris. 21 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru malsupren,
avertu la popolon, ke ili ne translimiĝu perforte al la Eternulo,
por vidi, ĉar tiam multaj el ili falus. 22 Eĉ la pastroj, kiuj
alproksimiĝos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne
frakasu ilin. 23 Kaj Moseo diris al la Eternulo: La popolo ne
povas supreniri sur la monton Sinaj, ĉar Vi avertis nin, dirante:
Faru limon ĉirkaŭ la monto, kaj sanktigu ĝin. 24 Sed la Eternulo
diris al li: Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi;
sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la
Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin. 25 Kaj Moseo malsupreniris
al la popolo kaj diris tion al ili.

Sekva Ĉapitro →