↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 21

1 Kaj jen estas la juĝoj, kiujn vi proponos al ili:

2 Se vi aĉetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la
sepa li eliru libera senpage. 3 Se li venis sola, li eliru sola;
se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li. 4 Se lia
sinjoro donis al li edzinon kaj ŝi naskis al li filojn aŭ
filinojn, tiam la edzino kaj ŝiaj infanoj restu ĉe sia sinjoro,
kaj li eliru sola. 5 Sed se la sklavo diros: Mi amas mian
sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberiĝi;
6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaŭ la potenculojn kaj starigu
lin apud la pordo aŭ apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian
orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por ĉiam.

7 Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, ŝi ne eliru kiel
eliras la sklavoj. 8 Se ŝi ne plaĉas al sia sinjoro, al kiu ŝi
estis fordonita, tiam li donu al ŝi la eblon elaĉetiĝi; al fremda
popolo ŝin vendi li ne havas la rajton, ĉar li kondutis ne
honeste kontraŭ ŝi. 9 Se iu transdonos ŝin al sia filo, li agu
kun ŝi laŭ la rajto de filinoj. 10 Se li prenos por li alian
edzinon, tiam nutraĵo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti
rifuzataj al ŝi. 11 Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por ŝi,
tiam ŝi eliru senpage, sen elaĉeto.

12 Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita. 13 Sed se
li ne agis malbonintence, nur Dio puŝis tiun sub lian manon, Mi
difinas al vi lokon, kien li povas forkuri. 14 Sed se iu intence
mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro
forprenu lin, ke li mortu.

15 Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti
mortigita.

16 Kaj se iu ŝtelas homon por vendi lin, aŭ oni trovas tiun en
lia mano, li devas esti mortigita.

17 Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti
mortigita.

18 Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per ŝtono aŭ per
pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kuŝi en lito: 19 se li leviĝos
kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li
nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia
kuracado.

20 Se iu batos sian sklavon aŭ sian sklavinon per bastono, kaj
tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni; 21 sed se tiu
restos viva dum unu aŭ du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; ĉar
tio estas lia mono.

22 Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos,
sed ne fariĝos malfeliĉo, tiam oni punu lin per monpuno, kian
metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu ĝin laŭ decido de
juĝantoj. 23 Sed se fariĝos malfeliĉo, tiam donu animon pro
animo, 24 okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano,
piedon pro piedo, 25 bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro
vundo, kontuzon pro kontuzo.

26 Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aŭ de sia sklavino kaj
difektos ĝin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo. 27
Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aŭ denton de sia sklavino,
li forliberigu tiun kompense pro la dento.

28 Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni
ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la
mastro de la bovo restu senkulpa. 29 Sed se la bovo estis
kornobatema antaŭe kaj oni tion sciigis al ĝia mastro kaj li ĝin
ne gardis kaj ĝi mortigis viron aŭ virinon, tiam la bovon oni
ŝtonmortigu kaj ĝian mastron oni mortigu. 30 Se oni metos sur lin
elaĉeton, tiam li donu pro sia animo tian elaĉetan sumon, kia
estos metita sur lin. 31 Se filo aŭ filino estos kornobatita, oni
agu kun li en la sama maniero. 32 Se iun sklavon aŭ sklavinon
kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj
al ties mastro kaj la bovo devas esti ŝtonmortigita.

33 Se iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin,
kaj falos tien bovo aŭ azeno, 34 tiam la mastro de la kavo devas
kompensi per mono al ĝia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.

35 Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel,
ke ĝi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si
egalparte la monon pro ĝi, kaj ankaŭ la kadavron ili dividu. 36
Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antaŭe, kaj ĝia
mastro ĝin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la
kadavro apartenu al li.

Sekva Ĉapitro →