↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 18

1 Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, aŭdis ĉion, kion
la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la
Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo. 2 Kaj Jitro, la bopatro
de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;
3 kaj ŝiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gerŝom; ĉar la
patro diris: Mi estis fremdulo en fremda lando; 4 kaj la dua
havis la nomon Eliezer, ĉar tiu diris: La Dio de mia patro helpis
min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono. 5 Kaj Jitro, la
bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en
la dezerton, kie li staris tendare ĉe la monto de Dio. 6 Kaj li
dirigis al Moseo: Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaŭ
via edzino kaj ŝiaj du filoj kun ŝi. 7 Tiam Moseo eliris renkonte
al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili
demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon. 8
Kaj Moseo rakontis al sia bopatro ĉion, kion la Eternulo faris al
Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj ĉiujn malfacilaĵojn,
kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.
9 Jitro ĝojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael,
savinte lin el la mano de la Egiptoj. 10 Kaj Jitro diris: Benata
estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el
la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la
Egiptoj. 11 Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol ĉiuj
dioj; ĝi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraŭ ili. 12
Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj
buĉoferojn; kaj Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de Izrael venis, por manĝi
panon kun la bopatro de Moseo antaŭ Dio. 
13 La sekvantan tagon
Moseo sidiĝis, por juĝi la popolon; kaj la popolo staris antaŭ
Moseo de la mateno ĝis la vespero. 14 Kaj la bopatro de Moseo
vidis ĉion, kion li faras por la popolo, kaj diris: Kio estas
tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta
popolo staras antaŭ vi de mateno ĝis vespero? 15 Tiam Moseo diris
al sia bopatro: La popolo venas al mi, por demandi Dion. 16 Kiam
fariĝas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi juĝas inter
unu kaj alia, kaj mi sciigas la leĝojn de Dio kaj Liajn
instruojn. 17 Sed la bopatro de Moseo diris al li: Ne bona estas
la afero, kiun vi faras. 18 Senfortiĝos vi kaj ĉi tiu popolo, kiu
estas kun vi; ĉar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne
povas plenumi ĝin sola. 19 Aŭskultu mian voĉon, mi donos al vi
konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo
antaŭ Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio. 20 Instruu al ili la
leĝojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas
iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari. 21 Kaj vi elserĉu inter
la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn,
neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn,
centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn. 22 Kaj ili juĝadu la
popolon en ĉiu tempo; ĉiun grandan aferon ili venigu al vi, sed
ĉiun malgrandan aferon juĝu ili; tiel fariĝos pli facile al vi,
kaj ili portos kun vi. 23 Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos,
tiam vi povos resti forta, kaj ankaŭ ĉi tiu tuta popolo venos al
sia loko en paco. 24 Moseo obeis la voĉon de sia bopatro, kaj
faris ĉion, kion tiu diris. 25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn
inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo,
milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. 26 Kaj ili
juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis
al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili. 27 Kaj Moseo
lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.

Sekva Ĉapitro →