↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 17

1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin
laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis
sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por
trinki. 2 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris:
Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi
malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Eternulon? 3 Sed la popolo
tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ
Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi
nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo? 4 Tiam Moseo
kriis al la Eternulo, dirante: Kion mi faros kun ĉi tiu popolo?
baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos. 5 Kaj la Eternulo
diris al Moseo: Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi
kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi
frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru. 6 Jen Mi staros
antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj
eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel
antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael. 7 Kaj li donis al tiu loko
la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj
pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo
estas inter ni, aŭ ne?

8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj en
Refidim. 9 Tiam Moseo diris al Josuo: Elektu al ni virojn, kaj
eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro
de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. 10 Kaj
Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraŭ la
Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Ĥur supreniris sur la supron de
la monteto. 11 Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis
Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. 12 Sed la
manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis ŝtonon kaj metis ĝin
sub lin, kaj li sidiĝis sur ĝi; kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn
manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj
manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno. 13 Kaj
Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo. 14 Kaj
la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron
kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la
memoron pri Amalek sub la ĉielo. 15 Moseo konstruis altaron, kaj
donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo. 16 Ĉar li diris:
Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo
militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.

Sekva Ĉapitro →