↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 16

1 Ili elmoviĝis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj
venis en la dezerton Sin, kiu troviĝas inter Elim kaj Sinaj, en
la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando
Egipta. 2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris
kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto. 3 Kaj la Izraelidoj diris
al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la
lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon
ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi
tiun tutan komunumon per malsato. 4 Tiam la Eternulo diris al
Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo
eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por
ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne. 5 Sed en la
sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam
estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage. 6
Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos,
ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7 Kaj matene vi
vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon
kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni?
8 Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por
manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian
murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne
kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo. 9 Kaj
Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:
Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon. 10
Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la
Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la
Eternulo aperis en nubo. 11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo,
dirante: 12 Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili
jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene
vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via
Dio. 13 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la
tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro. 14
Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la
supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel
prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj
al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj
Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al
vi por manĝi. 
16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu
ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu
omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas
en sia tendo. 17 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis,
unu pli, alia malpli. 18 Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu
kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne
havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi. 19 Kaj
Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el ĝi ĝis la mateno. 20 Sed
ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno;
kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis; kaj Moseo
ekkoleris ilin. 21 Ili kolektadis ĝin ĉiumatene, ĉiu tiom, kiom
li bezonis por manĝi; kaj kiam la suno fariĝis pli varma, tio
fandiĝadis. 22 Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da
pano, po du omeroj por ĉiu; kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo venis
kaj diris tion al Moseo. 23 Kaj li diris al ili: Jen estas, kion
diris la Eternulo: ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas
morgaŭ; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas
kuirontaj, kuiru; sed ĉion superfluan formetu, por ke ĝi estu
konservata ĝis la mateno. 24 Kaj ili formetis ĝin ĝis la mateno,
kiel ordonis Moseo, kaj ĝi ne malbonodoriĝis, kaj vermoj ne
aperis en ĝi. 25 Kaj Moseo diris: Manĝu ĝin hodiaŭ, ĉar hodiaŭ
estas sabato de la Eternulo; hodiaŭ vi ne trovos ĝin sur la
kampo. 26 Dum ses tagoj kolektu ĝin, sed la sepa tago estas
sabato, en tiu tago ĝi ne troviĝos. 27 En la sepa tago eliris
kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis. 28 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam vi rifuzos observi Miajn
ordonojn kaj Mian instruon? 29 Rigardu, la Eternulo donis al vi
la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du
tagoj; restu ĉiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa
tago. 30 Kaj la popolo ripozis en la sepa tago. 31 Kaj la domo de
Izrael donis al ĝi la nomon manao; ĝi estis kiel la semo de
koriandro, blanka, kaj ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun
mielo. 32 Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la
Eternulo: Plenigu per ĝi omeron, ke ĝi estu konservata en viaj
generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi manĝigis al vi en
la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta. 33 Kaj
Moseo diris al Aaron: Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan
omeron da manao kaj starigu ĝin antaŭ la Eternulo, por ke ĝi estu
konservata en viaj generacioj. 34 Kiel la Eternulo ordonis al
Moseo, Aaron starigis ĝin antaŭ la Atesto, por konserviĝi. 35 Kaj
la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis
en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la
limo de la lando Kanaana. 36 Kaj omero estas dekono de efo.

Sekva Ĉapitro →