↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 13

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Dediĉu al Mi
ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj,
el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.

3 Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi
eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la
Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon. 4
Hodiaŭ vi eliras, en la monato Abib. 5 Kaj kiam la Eternulo
venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la
Amoridoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li ĵuris al
viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto
kaj mielo, tiam servu ĉi tiun servon en ĉi tiu monato. 6 Dum sep
tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la
Eternulo. 7 Macoj estu manĝataj dum la sep tagoj, kaj ne vidiĝu
ĉe vi fermentaĵo kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto, en la
tuta regiono, kiu apartenas al vi. 8 Kaj sciigu al via filo en
tiu tago, dirante: Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi
ĉe mia elirado el Egiptujo. 9 Kaj tio estu ĉe vi kiel signo sur
via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj, por ke la instruo
de la Eternulo estu en via buŝo; ĉar per forta mano la Eternulo
elkondukis vin el Egiptujo. 10 Plenumu ĉi tiun leĝon en ĝia tempo
en ĉiu jaro.

11 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la
Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin
al vi, 12 tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo,
kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.
13 Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se
vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan
unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu. 14 Kaj kiam via filo
morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per
forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de
sklaveco; 15 kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin,
tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta,
de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi
oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun
unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas. 16 Kaj tio estu kiel
signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per
forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.

17 Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per
la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris:
Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros
Egiptujon. 18 Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo
tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris
el la lando Egipta. 19 Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de
Jozef, ĉar tiu ĵurigis la Izraelidojn, dirante: Kiam Dio
rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi. 20 Kaj
ili elmoviĝis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la
fino de la dezerto. 21 Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la
tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum
la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage
kaj nokte. 22 Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum
la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

Sekva Ĉapitro →