↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 14

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la
Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ
Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili
stariĝu tendare super la maro. 3 Faraono diros pri la Izraelidoj:
Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis. 4 Kaj Mi
obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi
gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj
sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel. 5 Kiam oni
diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro
de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj
ili diris: Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de
servado al ni? 6 Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian
popolon. 7 Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn
ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro. 8 Kaj la
Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj
li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano
alta. 9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de
Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam
ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal-
Cefon. 10 Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis
siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj
ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 11 Kaj
ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi
prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni,
elkondukinte nin el Egiptujo? 12 Tion ni diris ja al vi en
Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus
por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto. 13 Tiam Moseo
diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la
Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi
vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos. 14 La Eternulo militos
por vi, kaj vi silentu.

15 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al
la Izraelidoj, ke ili ekiru. 16 Kaj vi levu vian bastonon kaj
etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la
Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. 17 Kaj jen,
Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj
Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj
ĉaroj kaj liaj rajdantoj. 18 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas
la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj
liaj rajdantoj. 19 Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro
de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba
kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; 20 kaj ĝi
aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la
Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto
tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta
nokto. 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la
Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto
kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis. 22 Kaj la
Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la
akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 23 Kaj la Egiptoj
postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj
kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la
matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la
Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la
tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj
ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni
forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili
kontraŭ la Egiptoj.

26 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la
maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn
kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la
maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian
lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis
la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj
kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de
Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu.
29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro,
kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 30 Kaj la
Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la
Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la
bordo de la maro. 31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon,
kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis
la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

Sekva Ĉapitro →