↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 12

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando
Egipta, dirante: 2 Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la
monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3
Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu
monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido
por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por
tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al
lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de
ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido. 5 La ŝafido estu sendifekta,
virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la
kaproj vi povas preni. 6 Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi
tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco
de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ
fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin
manĝos. 8 Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur
fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu. 9 Ne manĝu ĝin
duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun
ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj. 10 Ne restigu iom el ĝi ĝis la
mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro.
11 Kaj tiele manĝu ĝin; via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj
piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi
estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan
en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta,
de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi
faros juĝon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango ĉe vi estos signo
sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi
pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi
batos la landon Egiptan. 
14 Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo;
kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel
leĝon por eterne festu ĝin. 15 Dum sep tagoj manĝu macojn; en la
unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos
fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos
ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan
kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia
laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi
por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la
ordonon pri la macoj, ĉar ĝuste en tiu tago Mi elkondukis viajn
taĉmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj
generacioj kiel leĝon eternan. 18 De post la vespero de la dek-
kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la
dudek-unua tago de la monato. 19 Dum sep tagoj fermentaĵo ne
troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo
ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu
li estas indiĝeno de la lando. 20 Nenion fermentintan manĝu; en
ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.

21 Moseo alvokis ĉiujn ĉefojn de Izrael, kaj diris al ili: Elektu
kaj prenu al vi ŝafidojn laŭ viaj familioj, kaj buĉu la Paskon.
22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu
estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn
per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la
pordo de sia domo ĝis la mateno. 23 Kaj la Eternulo trairos, por
puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj
ambaŭ fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne
permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni. 24 Kaj
observu ĉi tion kiel leĝon por vi kaj por viaj filoj eterne. 25
Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi,
kiel Li diris, observu ĉi tiun servon. 26 Kaj kiam diros al vi
viaj filoj: Kion signifas ĉi tiu via servo? 27 tiam diru: Ĝi
estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de
la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn
domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron. 28 Kaj la
Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj
Aaron; tiel ili faris.

29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn
en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia
trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo;
kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj. 30 Tiam Faraono leviĝis en
la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj
fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne
estis mortinto. 31 Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto,
kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la
Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.
32 Ankaŭ viajn ŝafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj
iru; kaj benu ankaŭ min. 33 Kaj la Egiptoj urĝis sur la popolon,
por pli rapide elirigi ilin el la lando; ĉar ili diris: Ni ĉiuj
mortos. 34 Kaj la popolo forportis sian paston, antaŭ ol ĝi
fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur
iliaj ŝultroj. 35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj
ili petis de la Egiptoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj
vestojn. 36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn,
kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la
Egiptoj.

37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de
ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj. 38 Kaj
ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da
ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro. 39 Kaj el la pasto, kiun ili
elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ
ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis
prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon. 40 La daŭro de
la tempo, kiun la Izraelidoj loĝis en Egiptujo, estis kvarcent
tridek jaroj. 41 Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la
sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando
Egipta. 42 Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li
elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas
dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.

43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo
pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin. 44 Sed ĉiu sklavo, kiun
iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi
ĝin. 45 Pasloĝanto kaj dungito ne manĝu ĝin. 46 En unu domo ĝi
estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren,
kaj oston en ĝi ne rompu. 47 La tuta komunumo de Izrael faru ĝin.
48 Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al
la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam
li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de
la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin. 49 La sama leĝo
estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter
vi. 50 Kaj ĉiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al
Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris. 51 En tiu sama tago la
Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj
taĉmentoj.

Sekva Ĉapitro →