↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 11

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraŭ unu punon Mi venigos
sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el
ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie. 2 Diru
nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu
virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn. 3
Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj
ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la
okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

4 Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto
Mi iros internen de Egiptujo. 5 Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la
lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia
trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la
muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj. 6 Kaj estos granda
kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis
kaj neniam plu estos. 7 Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo
sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi
sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la
Izraelidoj. 8 Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos
antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas.
Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda
kolero.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faraono vin ne aŭskultos; por
ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta. 10 Kaj Moseo kaj
Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo
obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la
Izraelidojn el sia lando.

Sekva Ĉapitro →