↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li:
Tiel diris la Eternulo: Permesu al Mia popolo iri, por ke ĝi faru
servon al Mi. 2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos
vian tutan regionon per ranoj; 3 kaj eksvarmos la rivero per
ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian
dormoĉambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj
servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn
pastujojn; 4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur ĉiujn viajn
servantojn rampos la ranoj. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:
Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la
riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la
ranojn sur la landon Egiptan. 6 Kaj Aaron etendis sian manon
super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la
landon Egiptan. 7 Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj,
kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan. 8 Tiam Faraono
alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Preĝu al la Eternulo, ke
Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi
forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo. 9
Kaj Moseo diris al Faraono: Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas
preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke
malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la
rivero ili restu. 10 Tiu diris: Por morgaŭ. Kaj li diris: Ĝi
estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel
la Eternulo, nia Dio. 11 Kaj foriĝos la ranoj for de vi kaj de
viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la
rivero ili restos. 12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj
Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur
Faraonon. 13 Kaj la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo; kaj
mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj. 14
Kaj oni kunŝovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando
malbonodoriĝis. 15 Sed kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo,
li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin, kiel diris la
Eternulo. 

16 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian
bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el ĝi fariĝos
pikmuŝoj en la tuta lando Egipta. 17 Ili faris tiel: Aaron
etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la
tero, kaj aperis pikmuŝoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta
polvo de la tero fariĝis pikmuŝoj en la tuta lando Egipta. 18
Tiel faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, por elirigi pikmuŝojn,
sed ili ne povis. Kaj la pikmuŝoj estis sur la homoj kaj sur la
brutoj. 19 Tiam la sorĉistoj diris al Faraono: Ĝi estas fingro de
Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis
ilin, kiel diris la Eternulo.

20 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene, kaj
stariĝu antaŭ Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:
Tiel diris la Eternulo: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru
servon al Mi. 21 Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi
venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj
en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la
domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas. 22 Kaj
Mi distingos en tiu tago la teron de Goŝen, sur kiu troviĝas Mia
popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciiĝu, ke Mi estas
la Eternulo meze de la tero. 23 Kaj Mi faros apartigon inter Mia
popolo kaj via popolo; morgaŭ okazos tiu signo. 24 Kaj la
Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo
de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando
Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj. 25 Tiam
Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Iru, alportu
oferon al via Dio en la lando. 26 Sed Moseo diris: Ne estas
oportune fari tiel; ĉar abomenindaĵo por la Egiptoj estus nia
oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la
Egiptoj ni faros antaŭ iliaj okuloj, ĉu ili tiam nin ne
ŝtonmortigos? 27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj
ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni. 28
Tiam Faraono diris: Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al
la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime;
preĝu pro mi. 29 Kaj Moseo diris: Jen mi foriras de vi, kaj mi
preĝos al la Eternulo, ke foriĝu la fiinsektoj for de Faraono, de
liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaŭ; sed Faraono ne plu
trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la
Eternulo. 30 Moseo eliris for de Faraono kaj preĝis al la
Eternulo. 31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis
la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia
popolo; ne restis eĉ unu. 32 Sed Faraono obstinigis sian koron
ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

Sekva Ĉapitro →