↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 9

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li:
Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian
popolon, ke ĝi faru al Mi servon. 2 Ĉar se vi ne volos
forliberigi kaj vi plue ilin retenos, 3 jen la mano de la
Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la
ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la
ŝafoj; estos sur ili tre forta pesto. 4 Kaj la Eternulo faros
apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la
Egiptoj; kaj el ĉio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos
nenio. 5 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante: Morgaŭ la
Eternulo faros tiun aferon en la lando. 6 Kaj la Eternulo faris
tion en la sekvanta tago, kaj mortis ĉiuj brutoj de la Egiptoj,
sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu. 7 Faraono
sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis
eĉ unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne
forliberigis la popolon.

8 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Prenu al vi
plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo ĵetu ĝin al la ĉielo
antaŭ la okuloj de Faraono. 9 Kaj ĝi fariĝos polvo super la tuta
lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj fariĝos el ĝi
brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta. 10 Kaj ili prenis
cindron el la forno kaj stariĝis antaŭ Faraono, kaj Moseo ĵetis
ĝin al la ĉielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj
sur la bestoj. 11 Kaj la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo
pro la abscesoj, ĉar la abscesoj estis sur la sorĉistoj kaj sur
ĉiuj Egiptoj. 12 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono,
kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.

13 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene kaj
stariĝu antaŭ Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo,
Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi
servon. 14 Ĉar ĉi tiun fojon Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn en
vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke
vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero. 15 Ĉar nun
Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto,
kaj vi malaperus de la tero; 16 sed nur por tio Mi vin konservis,
ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia
nomo sur la tuta tero. 17 Ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne
forliberigas ĝin. 18 Jen morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi pluvigos tre
grandan hajlon, tian, ke simila al ĝi ne estis en Egiptujo de
post la tago de ĝia fondiĝo ĝis nun. 19 Kaj nun sendu, kolektu
viajn brutojn, kaj ĉion, kion vi havas sur la kampo; sur ĉiun
homon kaj bruton, kiuj troviĝos sur la kampo kaj ne kolektiĝos en
la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos. 20 Kiu el la servantoj
de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis
siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn; 21 sed kiu ne atentis la
vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn
sur la kampo.

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo,
kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la
brutojn kaj sur ĉiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta. 23
Kaj Moseo etendis sian bastonon al la ĉielo; kaj la Eternulo
aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la
Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan. 24 Kaj estis
hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta
grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post
la tempo, kiam en ĝi aperis popolo. 25 Kaj la hajlo batdifektis
en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo; homojn kaj
brutojn kaj ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj
ĉiujn arbojn de la kampo ĝi rompis. 26 Nur en la lando Goŝen, kie
estis la Izraelidoj, ne estis hajlo. 27 Tiam Faraono sendis, kaj
alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili: Mi pekis la nunan
fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la
malpravuloj. 28 Preĝu al la Eternulo, ke ĉesiĝu la tondroj de Dio
kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos. 29
Kaj Moseo diris al li: Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos
miajn manojn al la Eternulo; la tondroj ĉesiĝos kaj la hajlo ne
plu estos, por ke vi sciiĝu, ke al la Eternulo apartenas la tero.
30 Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraŭ ne timas Dion,
la Eternulon. 31 La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar
la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn; 32 sed la
tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis
malfrusezonaj. 33 Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis
siajn manojn al la Eternulo; tiam ĉesiĝis la tondroj kaj la
hajlo, kaj pluvo ne plu verŝiĝis sur la teron. 34 Kiam Faraono
vidis, ke ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li
plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj. 35
La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la
Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.

Sekva Ĉapitro →