↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 7

1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por
Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. 2 Vi parolos
ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al
Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 3 Sed Mi
malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj
Miajn miraklojn en la lando Egipta. 4 Kaj Faraono vin ne
aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos
Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando
Egipta per grandaj juĝoj. 5 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas
la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj
elirigos la Izraelidojn el inter ili. 6 Kaj Moseo kaj Aaron
faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. 7 Moseo
havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek
tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 9 Se
Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:
Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos
serpento. 10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel,
kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ
Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento. 11
Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ
ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel. 12 Ĉiu el
ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la
bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. 13 Kaj malmoliĝis la
koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la
Eternulo.

14 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de
Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. 15 Iru al Faraono
matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo
de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton,
prenu en vian manon. 16 Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la
Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri
kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis.
17 Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la
Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la
akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon. 18
Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero
malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
19 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian
bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj,
super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn
lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu
sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj
kaj en la vazoj ŝtonaj. 20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel
ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la
akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj
antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en
la rivero, transformiĝis en sangon. 21 Kaj la fiŝoj, kiuj estis
en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la
Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la
tuta lando Egipta. 22 Sed tiel same faris la sorĉistoj de
Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj
li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 23 Kaj Faraono
turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ
tion. 24 Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por
trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero. 25 Pasis
sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

Sekva Ĉapitro →