↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 6

1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al
Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta
li elpelos ilin el sia lando.

2 Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la
ETERNULO. 3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio
la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili. 4
Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon
Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel
fremduloj. 5 Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la
Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon. 6
Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos
vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia
sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj.
7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj
vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el
sub la jugo de Egiptujo. 8 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri
kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham,
al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon,
Mi, la Eternulo. 9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili
ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la
malfacilaj laboroj.

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Eniru, diru al
Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia
lando. 12 Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la
Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj
mi havas nelertajn lipojn. 13 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo
kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj
por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la
lando Egipta.

14 Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben,
unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio
estas la familioj de Ruben. 15 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj
Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de
Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon. 16 Kaj jen estas la
nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj
Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.
17 La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj. 18
Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La
daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj. 19 Kaj la
filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi
laŭ ilia naskiĝo. 20 Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed
kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de
la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj. 21 Kaj la filoj de
Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri. 22 Kaj la filoj de Uziel:
Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri. 23 Aaron prenis al si Eliŝeban,
filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi
naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. 24 Kaj
la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la
familioj de la Koraĥidoj. 25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al
si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li
Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj.
26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris:
Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj. 27
Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por
elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.

28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando
Egipta, 29 la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo.
Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi. 30
Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn;
kiel do Faraono min aŭskultos?

Sekva Ĉapitro →