↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 5

1 Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris
la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj
faru al Mi feston en la dezerto. 2 Sed Faraono diris: Kiu estas
la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi
ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri. 3 Kaj
ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru
vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la
Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo. 4
Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili: Kial vi, Moseo kaj Aaron,
fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? iru al viaj laboroj. 5 Kaj
Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando,
kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj! 6 Kaj Faraono
ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj
kontrolistoj, dirante: 7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la
farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si
pajlon. 8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun,
postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial
ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio. 9 Oni devas
premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi
kaj ne atentu mensogajn vortojn. 10 Tiam eliris la voktoj de la
popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: Tiel diras
Faraono: Mi ne donos al vi pajlon; 11 iru mem, prenu al vi
pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.
12 Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti
pecojn da pajlo. 13 Kaj la voktoj insistadis, dirante: Pretigu
vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon. 14 Kaj la
kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de
Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne pretigis vian ordonitan
nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun? 15 La
kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante: Kial
vi agas tiel kun viaj sklavoj? 16 Pajlo ne estas donata al viaj
sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj
estas batataj, kaj via popolo pekas. 17 Sed li diris:
Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras: Ni iru, ni
alportu oferon al la Eternulo. 18 Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon
oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru. 19
Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone,
ĉar estas dirite: Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj
brikoj. 20 Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ
ili, kiam ili eliris de Faraono. 21 Kaj ili diris al tiuj: La
Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis
nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis
glavon en iliajn manojn, por mortigi nin. 22 Tiam Moseo turnis
sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! kial Vi faris
malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min? 23 De tiu tempo, kiam
mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli
malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

Sekva Ĉapitro →