↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 4

1 Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne
aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la
Eternulo? 2 Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via
mano? Kaj li diris: Bastonon. 3 Kaj Li diris: Ĵetu ĝin sur la
teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento;
kaj Moseo forkuris de ĝi. 4 Sed la Eternulo diris al Moseo:
Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis
sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano), 5
por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj
patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.
6 Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian
sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li
elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo. 7 Kaj
Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian
manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi
denove fariĝis kiel lia karno); 8 kaj se ili ne kredos al vi kaj
ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de
la alia signo. 9 Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj
ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu
ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la
Rivero, fariĝos sango sur la seka tero. 10 Kaj Moseo diris al la
Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ,
nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al
Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon. 11
Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu
faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo?
12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin,
kion vi devas paroli. 13 Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun
alian. 14 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo,
kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas
elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos
vin, li ekĝojos en sia koro. 15 Kaj vi parolos al li kaj metos la
vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia
buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari. 16 Kaj li parolos
por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li
anstataŭ Dio. 17 Kaj ĉi tiun bastonon prenu en vian manon; per ĝi
vi faros la signojn.

18 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:
Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo,
kaj vidi, ĉu ili vivas ankoraŭ. Kaj Jitro diris al Moseo: Iru en
paco. 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo: Iru, revenu
Egiptujon; ĉar mortis ĉiuj homoj, kiuj volis vin mortigi. 20 Tiam
Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur
azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la
bastonon de Dio en sian manon. 21 Kaj la Eternulo diris al Moseo:
Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn
Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos
lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri. 22 Kaj vi
diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo: Mia filo unuenaskita
estas Izrael; 23 kaj Mi diras al vi: Permesu, ke Mia filo iru kaj
faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos
vian unuenaskitan filon. 24 Sur la vojo, en la noktohaltejo,
renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin; 25 sed Cipora
prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo kaj
ektuŝis liajn piedojn, kaj diris: Sanga fianĉo vi estas por mi.
26 Tiam Li forlasis lin. Kaj ŝi diris: Sanga fianĉo per la
cirkumcido.

27 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Iru renkonte al Moseo en la
dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin ĉe la monto de Dio, kaj
kisis lin. 28 Kaj Moseo diris al Aaron ĉiujn vortojn de la
Eternulo, kiu sendis lin, kaj ĉiujn signojn, pri kiuj Li ordonis
al li. 29 Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis ĉiujn ĉefojn de
la Izraelidoj. 30 Kaj Aaron diris ĉiujn vortojn, kiujn la
Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaŭ la popolo.
31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris
la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj
faris adoron.

Sekva Ĉapitro →