↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 3

1 Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana.
Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto
kaj venis al la Dia monto Ĥoreb. 2 Kaj aperis al li anĝelo de la
Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke
jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne
forbrulas. 3 Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan
fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas. 4 La Eternulo vidis, ke
li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la
arbetaĵo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj tiu diris: Jen mi estas. 5
Kaj Li diris: Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de
viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 6
Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de
Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris
sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion. 7 Kaj la Eternulo diris:
Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi
aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn
suferojn. 8 Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la
Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan,
en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la
Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la
Ĥividoj kaj la Jebusidoj. 9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis
al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas
ilin. 10 Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian
popolon la Izraelidojn el Egiptujo. 11 Kaj Moseo diris al Dio:
Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la
Izraelidojn el Egiptujo? 
12 Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj
tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos
elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur
ĉi tiu monto. 13 Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la
Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al
vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al
ili? 14 Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li
diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.
15 Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La
Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de
Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo
por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj. 16
Iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael, kaj diru al ili: La
Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham,
Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris: Mi atentis vin, kaj tion, kio
estas farita al vi en Egiptujo. 17 Kaj Mi diris: Mi elirigos vin
el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la
Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la
Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 18 Kaj ili
aŭskultos vian voĉon, kaj vi venos, vi kaj la ĉefoj de Izrael, al
la reĝo de Egiptujo, kaj vi diros al li: La Eternulo, la Dio de
la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la
dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio. 19 Sed
Mi scias, ke la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne
devigos lin forta mano. 20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi
batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de
ĝi; kaj poste li lasos vin iri. 21 Kaj Mi donos al tiu popolo
favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj
manoj. 22 Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia
samdomanino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi
metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi
senhavigos la Egiptojn.

Sekva Ĉapitro →