↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 2

1 Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon
Leviidinon. 2 Kaj la virino gravediĝis, kaj naskis filon; kaj ŝi
vidis, ke li estas bela, kaj ŝi kaŝis lin dum tri monatoj. 3 Sed
ŝi ne povis plu kaŝi lin, tial ŝi prenis por li keston el kanoj
kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la
infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.
4 Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos
kun li. 5 Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en
la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero.
Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian
sklavinon, ke ŝi ĝin prenu. 6 Ŝi malfermis, kaj ekvidis la
infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj
diris: Ĝi estas el la Hebreaj infanoj. 7 Tiam lia fratino diris
al la filino de Faraono: Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon
nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon? 8 Kaj
la filino de Faraono diris al ŝi: Iru. Kaj la knabino iris kaj
vokis la patrinon de la infano. 9 Kaj la filino de Faraono diris
al ŝi: Prenu ĉi tiun infanon kaj nutru ĝin por mi, kaj mi pagos
al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris ĝin. 10 Kiam la
infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li
fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante:
El la akvo mi lin eltiris.

11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj
fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke
Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. 12 Tiam li turnis sin
unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis
la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo. 13 Kaj li eliris en la
sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al
la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon? 14 Kaj tiu diris:
Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi
min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:
Videble la afero fariĝis sciata. 15 Kaj Faraono aŭdis pri tiu
afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono
kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto. 16 La
pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj ĉerpis akvon
kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn de sia patro. 17
Sed venis la paŝtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo leviĝis kaj
helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn. 18 Kiam ili venis al sia
patro Reuel, li diris: Kial vi tiel baldaŭ venis hodiaŭ? 19 Kaj
ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la paŝtistoj, kaj
li eĉ ĉerpis por ni kaj trinkigis la ŝafojn. 20 Tiam li diris al
siaj filinoj: Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku
lin, ke li manĝu panon. 21 Kaj Moseo konsentis loĝi ĉe tiu homo;
kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo. 22 Kaj ŝi naskis
filon, kaj li donis al li la nomon Gerŝom, ĉar li diris: Fremdulo
mi estis en lando fremda.

23 Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj
ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj
venis supren al Dio. 24 Kaj Dio aŭdis ilian ĝemadon, kaj Dio
rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob. 25 Kaj
Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.

Sekva Ĉapitro →