↑ Enhavo

Eliro

DUA LIBRO DE MOSEO

Ĉapitro 1

1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon
kun Jakob; ĉiu venis kun siaj domanoj: 2 Ruben, Simeon, Levi, kaj
Jehuda; 3 Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen; 4 Dan kaj Naftali, Gad
kaj Aŝer. 5 Kaj la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo
de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo. 6 Kaj
mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio. 7 Kaj
la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege
fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.

8 Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon. 9 Kaj li
diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli
multenombra kaj pli forta ol ni; 10 ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi,
por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo
aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la
lando. 11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin
per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn
urbojn Pitom kaj Rameses. 12 Sed ju pli oni premis ilin, des pli
ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo. 13
Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele. 14 Kaj ili
maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj
brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn
ili kruele metis sur ilin.

15 Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el
kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. 16 Li
diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se
estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi. 17
Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al
ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj
infanoj. 18 Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj
diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la
virseksaj infanoj? 19 Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono: Ne
kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:
antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj. 20
Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj
tre fortiĝis. 21 Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis
al ili domojn. 22 Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo,
dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun
filinon lasu viva.

Sekva Ĉapitro →