↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 47

1 Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj
miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj ĉio, kio
apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en
la lando Goŝen. 2 Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn
kaj starigis ilin antaŭ Faraono. 3 Kaj Faraono diris al liaj
fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj
sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj. 4
Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por loĝi en la lando; ĉar ne
ekzistas paŝtaĵo por la brutoj de viaj sklavoj, ĉar forta estas
la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj loĝu
en la lando Goŝen. 5 Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro
kaj viaj fratoj venis al vi; 6 la lando Egipta estas antaŭ vi; en
la plej bona loko de la lando loĝigu vian patron kaj viajn
fratojn; ili loĝu en la lando Goŝen; kaj se vi scias, ke estas
inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj
brutoj. 7 Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin
antaŭ Faraono; kaj Jakob benis Faraonon. 8 Faraono diris al
Jakob: Kian aĝon vi havas? 9 Kaj Jakob diris al Faraono: La
nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj;
malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne
atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia
migrado. 10 Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono. 11
Kaj Jozef enloĝigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al
ili posedaĵon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel
Faraono ordonis. 12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al
siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la
infanoj.

13 Ne estis pano sur la tuta tero, ĉar la malsato estis tre
forta; kaj senfortiĝis de la malsato la lando Egipta kaj la lando
Kanaana. 14 Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu troviĝis en la
lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni
aĉetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de
Faraono. 15 Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la
lando Kanaana, ĉiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni
panon; kial ni mortu antaŭ vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?
16 Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon
pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon. 17 Kaj ili alkondukis
siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro ĉevaloj,
ŝafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro ĉiuj
iliaj brutoj en tiu jaro. 18 Kiam finiĝis tiu jaro, ili venis al
li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kaŝos antaŭ nia
sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas ĉe nia
sinjoro; nenio restis antaŭ nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia
tero; 19 kial ni pereu antaŭ viaj okuloj, ni kaj nia tero? aĉetu
nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj
al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la
tero ne dezertiĝu. 20 Kaj Jozef aĉetis la tutan Egiptan teron por
Faraono; ĉar la Egiptoj vendis ĉiu sian kampon, ĉar forte premis
ilin la malsato. Kaj la tero fariĝis propraĵo de Faraono. 21 Kaj
la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo
ĝis la alia. 22 Nur la teron de la pastroj li ne aĉetis; ĉar la
pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili manĝadis sian
parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.
23 Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi aĉetis vin hodiaŭ kaj
vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la
teron. 24 Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al
Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon
kaj por manĝi, por vi, por ĉio, kio estas en viaj domoj, kaj por
viaj infanoj. 25 Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru
favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono. 26 Kaj
Jozef faris ĝin leĝo ĝis la hodiaŭa tago: de la tero Egipta
kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la
pastroj ne fariĝis propraĵo de Faraono. 27 Kaj Izrael ekloĝis en
la lando Egipta, en la lando Goŝen; kaj ili posedis ĝin kaj
fruktis kaj multiĝis forte.

28 Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la
daŭro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj. 29 Kiam
alproksimiĝis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian
filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu
vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkoraĵon kaj
fidelaĵon, ne enterigu min en Egiptujo; 30 sed mi kuŝu kun miaj
patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia
tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris. 31 Kaj li diris:
Ĵuru al mi. Kaj tiu ĵuris. Kaj Izrael adorkliniĝis sur la kapa
parto de la lito.

Sekva Ĉapitro →