↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 46

1 Izrael ekiris kun ĉio, kion li havis, kaj li venis en Beer-
Ŝeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak. 2
Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu
diris: Jen mi estas. 3 Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via
patro. Ne timu iri Egiptujon, ĉar Mi tie faros vin granda popolo.
4 Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaŭ revenigos vin; kaj Jozef
metos sian manon sur viajn okulojn. 5 Kaj Jakob leviĝis el Beer-
Ŝeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj
siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis
Faraono, por alveturigi lin. 6 Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj
sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis
Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li. 7 Siajn filojn kaj
nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li
venigis kun si en Egiptujon.

8 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon:
Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben. 9 Kaj la
filoj de Ruben: Ĥanoĥ kaj Palu kaj Ĥecron kaj Karmi. 10 Kaj la
filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar,
kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. 11 Kaj la filoj de Levi: Gerŝon,
Kehat, kaj Merari. 12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj
Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando
Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul. 13 Kaj la
filoj de Isaĥar: Tola kaj Puva kaj Job kaj Ŝimron. 14 Kaj la
filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jaĥleel. 15 Tio estas la
filoj de Lea, kiujn ŝi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia
filino Dina. La nombro de ĉiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj
estis tridek tri. 
16 Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj Ĥagi, Ŝuni
kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli. 17 Kaj la filoj de Aŝer: Jimna
kaj Jiŝva kaj Jiŝvi kaj Beria, kaj Seraĥ, ilia fratino; kaj la
filoj de Beria: Ĥeber kaj Malkiel. 18 Tio estas la filoj de
Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj ŝi naskis ilin al
Jakob, dek ses animojn. 19 La filoj de Raĥel, edzino de Jakob:
Jozef kaj Benjamen. 20 Kaj al Jozef en la lando Egipta naskiĝis
Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera,
pastro el On. 21 Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Beĥer kaj
Aŝbel, Gera kaj Naaman, Eĥi kaj Roŝ, Mupim kaj Ĥupim kaj Ard. 22
Tio estas la filoj de Raĥel, kiuj naskiĝis al Jakob, kune dek
kvar animoj. 23 Kaj la filoj de Dan: Ĥuŝim. 24 Kaj la filoj de
Naftali: Jaĥceel kaj Guni kaj Jecer kaj Ŝilem. 25 Tio estas la
filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Raĥel; ŝi naskis
ilin al Jakob, kune sep animojn. 26 La nombro de ĉiuj animoj,
kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom
la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses. 27 Kaj la
filoj de Jozef, kiuj naskiĝis al li en Egiptujo, estis du animoj.
La nombro de ĉiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis
Egiptujon, estis sepdek.

28 Jehudan li sendis antaŭ si al Jozef, por ke li informu lin
antaŭe pri Goŝen. Kaj ili venis en la landon Goŝen. 29 Kaj Jozef
jungis sian ĉaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la
landon Goŝen. Kaj kiam li ekvidis lin, li ĵetis sin sur lian
kolon kaj longe ploris sur lia kolo. 30 Kaj Izrael diris al
Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizaĝon, ĉar vi vivas
ankoraŭ. 31 Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia
patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj
fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana,
venis al mi; 32 kaj tiuj homoj estas paŝtistoj, ĉar ili estas
brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj
ĉion, kion ili havas, ili kunportis. 33 Kaj se Faraono vin
alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo? 34 tiam diru: Viaj
sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco ĝis nun, kiel ni, tiel
ankaŭ niaj patroj; por ke vi enloĝiĝu en la lando Goŝen; ĉar ĉiu
paŝtisto estas abomenindaĵo por la Egiptoj.

Sekva Ĉapitro →