↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 48

1 Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro
estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj
Efraim. 2 Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef
venas al vi. Tiam Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la
lito. 3 Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi
en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min. 4 Kaj Li diris al mi:
Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj,
kaj Mi donos ĉi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan
posedaĵon. 5 Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskiĝis al vi en la
lando Egipta antaŭ mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj;
Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon. 6 Sed viaj
infanoj, kiuj naskiĝos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de
siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto. 7 Kiam mi
venis el Mezopotamio, mortis ĉe mi Raĥel en la lando Kanaana, dum
la vojo, kiam restis ankoraŭ iom da tero ĝis Efrata; kaj mi
enterigis ŝin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaŭ
Bet-Leĥem. 8 Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris:
Kiuj estas ĉi tiuj? 9 Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas
miaj filoj, kiujn donis al mi Dio ĉi tie. Kaj tiu diris:
Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin. 10 La okuloj de Izrael
malfortiĝis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis
ilin al li, kaj li kisis ilin kaj ĉirkaŭprenis ilin. 
11 Kaj
Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen
Dio vidigis al mi eĉ vian idaron. 12 Kaj Jozef forigis ilin de
liaj genuoj, kaj kliniĝis antaŭ li vizaĝaltere. 13 Kaj Jozef
prenis ambaŭ, Efraimon per sia dekstra mano, kontraŭ la
maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano,
kontraŭ la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li. 14 Sed
Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis ĝin sur la kapon de
Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la
kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, ĉar Manase
estis la unuenaskito. 15 Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio,
antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis
min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago, 16 la anĝelo, kiu savis min
de ĉia malbono--Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo
kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku
kaj multiĝu sur la tero. 17 Jozef vidis, ke lia patro metis sian
dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne plaĉis al li;
kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni ĝin de la kapo
de Efraim sur la kapon de Manase. 18 Kaj Jozef diris al sia
patro: Ne tiel, mia patro, ĉar ĉi tiu estas la unuenaskito; metu
vian dekstran manon sur lian kapon. 19 Sed lia patro rifuzis, kaj
diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaŭ fariĝos popolo kaj
li ankaŭ fariĝos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda
ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj. 20 Kaj
li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael,
dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis
Efraimon antaŭ Manase. 21 Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi
mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de
viaj patroj. 22 Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece
antaŭ viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per
mia glavo kaj pafarko.

Sekva Ĉapitro →