↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 45

1 Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris
ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu
restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj. 2 Kaj li
laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de
Faraono. 3 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia
patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar
ili konfuziĝis antaŭ li. 4 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru
do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via
frato, kiun vi vendis en Egiptujon. 5 Sed nun ne afliktiĝu, kaj
ne bedaŭru, ke vi vendis min ĉi tien; ĉar por la savo de via vivo
Dio sendis min antaŭ vi. 6 Ĉar nun jam du jarojn daŭras la
malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado
nek rikoltado. 7 Kaj Dio sendis min antaŭ vi, por vin restigi sur
la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo. 8 Sciu do,
ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al
Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la
tuta Egipta lando. 9 Iru rapide al mia patro, kaj diru al li:
Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta
Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu. 10 Vi loĝos en la lando
Goŝen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la
filoj de viaj filoj, kaj viaj ŝafoj kaj viaj bovoj, kaj ĉio, kion
vi havas. 11 Kaj mi nutros vin tie, ĉar ankoraŭ kvin jarojn
daŭros la malsato; por ke ne mizeriĝu vi kaj via domo, kaj ĉio,
kion vi havas. 12 Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaŭ la
okuloj de mia frato Benjamen, ke mia buŝo parolas al vi. 13 Kaj
rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj ĉion,
kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron ĉi tien. 14 Kaj li
ĵetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj
Benjamen ploris sur lia kolo. 15 Kaj li kisis ĉiujn siajn fratojn
kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.

16 Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj
de Jozef. Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al liaj servantoj. 17 Kaj
Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, ŝarĝu
viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan; 18 kaj prenu vian
patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi ĉion
bonan en la Egipta lando, kaj vi manĝos la grasaĵon de la lando.
19 Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando
veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron
kaj venu. 20 Kaj ne tro zorgu pri viaj aĵoj; ĉar ĉio bona en la
Egipta lando estas al via dispono. 21 Kaj la filoj de Izrael
faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laŭ la ordono de
Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo. 22 Al ĉiuj li
donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent arĝentajn
monerojn kaj kvin novajn vestojn. 23 Kaj por sia patro li sendis
dek azenojn, ŝarĝitajn per bonaĵo el Egiptujo, kaj dek azeninojn,
ŝarĝitajn per greno, pano, kaj manĝaĵo por lia patro por la vojo.
24 Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al
ili: Ne malpacu dum la vojo. 25 Kaj ili eliris el Egiptujo kaj
venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob. 26 Kaj ili
sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraŭ, kaj li regas nun
super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuziĝis, ĉar li ne
kredis al ili. 27 Kaj ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef,
kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef
sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob
reviviĝis. 28 Kaj Izrael diris: Sufiĉas, ke mia filo Jozef
ankoraŭ vivas: mi iros kaj vidos lin, antaŭ ol mi mortos.

Sekva Ĉapitro →