↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 44

1 Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la
sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti,
kaj metu la monon de ĉiu en la aperturon de lia sako; 2 kaj mian
pokalon, la arĝentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de
la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel
Jozef diris. 3 Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn,
ilin kaj iliajn azenojn. 4 Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraŭ
ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo:
Leviĝu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al
ili: Kial vi pagis malbonon por bono? 5 Ĝi estas ja tiu pokalo,
el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi! vi agis
malbone! 6 Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.
7 Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn?
Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero! 8 Jen la monon,
kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi
el la lando Kanaana; kiel do ni ŝtelus el la domo de via sinjoro
arĝenton aŭ oron? 9 Tiu el viaj sklavoj, ĉe kiu oni ĝin trovos,
mortu, kaj ankaŭ ni fariĝu sklavoj al mia sinjoro. 10 Kaj li
diris: Ĝi estu laŭ viaj vortoj: tiu, ĉe kiu ĝi troviĝos, estu mia
sklavo, sed vi estos senkulpaj. 11 Kaj rapide ĉiu el ili mallevis
sian sakon sur la teron, kaj ĉiu malfermis sian sakon. 12 Kaj li
serĉis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li
finis. Kaj la pokalo troviĝis en la sako de Benjamen. 13 Tiam ili
disŝiris siajn vestojn, kaj ĉiu metis la ŝarĝon sur sian azenon,
kaj ili reiris en la urbon. 14 Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis
en la domon de Jozef, kiu estis ankoraŭ tie, kaj ili ĵetis sin
antaŭ li sur la teron. 15 Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi
faris! ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos? 16
Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu
kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj!
jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies
manoj troviĝis la pokalo. 17 Sed li diris: Dio min gardu de tia
faro! la homo, en kies mano troviĝis la pokalo, estos sklavo al
mi, sed vi iru en paco al via patro.

18 Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke
via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne
koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono. 19 Mia
sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ
fraton? 20 Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron,
kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato
mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin
amas. 21 Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi
lin rigardu. 22 Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas
forlasi sian patron; ĉar se li forlasos sian patron, tiu mortos.
23 Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej
juna frato, tiam ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo. 24 Kaj kiam ni
venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia
sinjoro. 25 Nia patro diris: Reiru, aĉetu por ni iom da greno. 26
Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna
frato, tiam ni iros; ĉar ni ne povas aperi antaŭ la vizaĝo de tiu
homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni. 27 Tiam via sklavo
nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;
28 sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas disŝirita; kaj
mi ne vidis lin ĝis nun; 29 se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj
lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun
malĝojo en Ŝeolon. 30 Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro
kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia
animo, 31 tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj
viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro
kun malĝojo en Ŝeolon. 32 Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la
knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi
estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam. 33 Tial mi, via sklavo,
restu anstataŭ la knabo kiel sklavo ĉe mia sinjoro, sed la knabo
iru kun siaj fratoj. 34 Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la
knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos
mian patron.

Sekva Ĉapitro →