↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 39

1 Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin aĉetis Potifar,
kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la
manoj de la Iŝmaelidoj, kiuj venigis lin tien. 2 Kaj la Eternulo
estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo
de sia sinjoro, la Egipto. 3 Kaj lia sinjoro vidis, ke la
Eternulo estas kun li, kaj ke ĉion, kion li faras, la Eternulo
sukcesigas en lia mano. 4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj
servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en
liajn manojn ĉion, kion li havis. 5 Kaj de tiu tempo, kiam li
estrigis lin super sia domo, kaj super ĉio, kion li havis, la
Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la
Eternulo estis super ĉio, kion li havis, en la domo kaj sur la
kampo. 6 Kaj li lasis ĉion, kion li havis, en la manoj de Jozef,
kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Kaj
Jozef estis gracia kaj bela. 
7 Post kelka tempo la edzino de lia
sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun
mi. 8 Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro:
Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion,
kion li havas, li transdonis en miajn manojn; 9 neniu en ĉi tiu
domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom
vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan
malbonagon kaj pekos antaŭ Dio? 10 Dum ŝi paroladis al Jozef
ĉiutage kaj li ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun
ŝi, 11 okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian
laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo; 12 tiam ŝi
kaptis lin je lia vesto, dirante: Kuŝiĝu kun mi. Sed li lasis
sian veston en ŝiaj manoj kaj forkuris for el la domo. 13 Kaj
kiam ŝi vidis, ke li lasis sian veston en ŝia mano kaj forkuris
el la domo, 14 ŝi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili:
Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; ĉi tiu venis al
mi, por kuŝiĝi kun mi; sed mi ekkriis per laŭta voĉo; 15 kaj kiam
li aŭdis, ke mi ekkriis per laŭta voĉo, li lasis sian veston ĉe
mi kaj forkuris for el la domo. 16 Kaj ŝi kuŝigis lian veston
apud si, ĝis lia sinjoro venis en sian domon. 17 Kaj ŝi rakontis
al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis
al ni, venis al mi, por petoli kun mi; 18 sed kiam mi laŭte
ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo. 19
Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris
al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo--tiam li forte
ekkoleris. 20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin
en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo
estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo. 21 Kaj la
Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al
li la favoron de la estro de la malliberejo. 22 Kaj la estro de
la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef ĉiujn
malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj ĉio, kion ili
tie faris, estis farata sub lia kontrolo. 23 La estro de la
malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, ĉar la
Eternulo estis kun li; kaj ĉion, kion li faris, la Eternulo
sukcesigis.

Sekva Ĉapitro →