↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 40

1 Post tiuj okazintaĵoj la vinisto de la reĝo de Egiptujo kaj la
bakisto kulpiĝis antaŭ sia sinjoro, la reĝo de Egiptujo. 2 Kaj
Faraono koleriĝis kontraŭ siaj du korteganoj, kontraŭ la
vinistestro kaj kontraŭ la bakistestro. 3 Kaj li metis ilin sub
gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la
malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita. 4 Kaj
la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li
servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo. 5
Kaj ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon en la sama
nokto, ĉiu kun aparta signifo de la sonĝo, la vinisto kaj la
bakisto de la reĝo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la
malliberejo. 6 Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili
estas ĉagrenitaj. 7 Kaj li demandis la korteganojn de Faraono,
kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro,
dirante: Kial viaj vizaĝoj estas ĉagrenitaj hodiaŭ? 8 Kaj ili
diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin
signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj
apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi. 
9 Tiam la vinistestro
rakontis sian sonĝon al Jozef, kaj diris al li: En mia sonĝo mi
vidis antaŭ mi vinbertrunkon; 10 la trunko havis tri branĉojn;
apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj kun maturaj beroj;
11 kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la
berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi
donis la pokalon en la manon de Faraono. 12 Kaj Jozef diris al
li: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj;
13 post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian
oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laŭ la
maniero de antaŭe, kiam vi estis lia vinisto. 14 Sed memoru min,
kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkoraĵon kaj memorigu
pri mi Faraonon kaj elirigu min el ĉi tiu domo. 15 Ĉar oni ŝtelis
min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaŭ ĉi tie mi faris nenion,
pro kio oni metis min en la malliberejon. 
16 Kiam la bakistestro
vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi
ankaŭ havis sonĝon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo; 17
kaj en la supra korbo estis ĉiaspecaj manĝaĵoj de Faraono,
bakitaĵoj, kaj la birdoj manĝis ilin el la korbo sur mia kapo. 18
Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas ĝia signifoklarigo: la
tri korboj estas tri tagoj; 19 post tri tagoj Faraono deprenos de
vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formanĝos
de vi vian karnon. 20 En la tria tago, tago de naskiĝo de
Faraono, li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj; kaj li
venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj
servantoj. 21 Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj
tiu donis la pokalon en la manon de Faraono; 22 sed la
bakistestron li pendigis, kiel sonĝoklarigis al ili Jozef. 23 Kaj
la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.

Sekva Ĉapitro →