↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 38

1 En tiu tempo Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis
apud iu Adulamano, kiu estis nomata Ĥira. 2 Kaj Jehuda vidis tie
filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj
envenis al ŝi. 3 Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon; kaj li donis
al li la nomon Er. 4 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon,
kaj ŝi donis al li la nomon Onan. 5 Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis
filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib,
kiam ŝi naskis tiun. 6 Kaj Jehuda prenis edzinon por sia
unuenaskito Er, kaj ŝia nomo estis Tamar. 7 Sed Er, la
unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis. 8 Tiam Jehuda diris al
Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj
naskigu idaron al via frato. 9 Sed Onan sciis, ke ne por li estos
la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li
elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia
frato. 10 Kaj malplaĉis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li
mortigis ankaŭ lin. 11 Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar:
Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia
filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj
fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro. 12
Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de Ŝua, la edzino de
Jehuda. Kiam Jehuda konsoliĝis, li iris Timnan, al la tondantoj
de liaj ŝafoj, li kaj lia amiko, Ĥira la Adulamano. 13 Kaj oni
sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi
siajn ŝafojn. 14 Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco
kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la
pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis,
ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino. 15
Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar
ŝi kovris sian vizaĝon. 16 Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo,
kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas
lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al
mi? 17 Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed ŝi
diris: Donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos. 18 Kaj li diris:
Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian
ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis
al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li. 19 Kaj ŝi
leviĝis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis
sur sin siajn vestojn de vidvineco. 
20 Kaj Jehuda sendis la
kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiaĵon el la
manoj de la virino; sed li ŝin ne trovis. 21 Kaj li demandis la
homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis
en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino.
22 Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi ŝin ne trovis, kaj
ankaŭ la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino. 23
Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj;
mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis. 24 Post la
paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via
bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco. Tiam
Jehuda diris: Elkonduku ŝin, kaj oni ŝin brulmortigu. 25 Kiam oni
ŝin kondukis, ŝi sendis, ke oni diru al ŝia bopatro: Mi
gravediĝis de la viro, al kiu apartenas ĉi tio. Kaj ŝi diris:
Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la ŝnuretoj kaj ĉi tiu
bastono. 26 Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava
ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue
konis. 27 Kiam ŝi devis naski, montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia
ventro. 28 Kaj kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu
infano; kaj la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan
fadenon, dirante: Ĉi tiu eliris la unua. 29 Sed kiam li retiris
sian manon, eliris lia frato. Kaj ŝi diris: Kial vi faris por vi
traŝiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec. 30 Poste eliris lia
frato, kiu havis sur sia mano la ruĝan fadenon. Kaj oni donis al
li la nomon Zeraĥ.

Sekva Ĉapitro →