↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 37

1 Jakob loĝis en la lando, en kiu lia patro loĝis fremdule, en la
lando Kanaana. 2 Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef,
havante la aĝon de dek sep jaroj, paŝtis kune kun siaj fratoj la
brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj
de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili
Jozef raportadis al ilia patro. 3 Kaj Izrael amis Jozefon pli ol
ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en
maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston. 4 Ĉar la fratoj
vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial
ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace. 5 Jozef havis
sonĝon, kaj li rakontis ĝin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis
lin ankoraŭ pli. 6 Li diris al ili: Aŭskultu la sonĝon, kiun mi
sonĝis: 7 ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo
stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj
profunde kliniĝis antaŭ mia garbo. 8 Tiam liaj fratoj diris al
li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili
ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj. 9
Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj
fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj
la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi. 10 Kaj li rakontis
al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li
riproĉon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu sonĝo, kiun vi
sonĝis? ĉu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por kliniĝi
antaŭ vi ĝis la tero? 11 Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia
patro konservis en la memoro la aferon. 12 Liaj fratoj iris paŝti
la ŝafojn de sia patro en Ŝeĥem. 
13 Kaj Izrael diris al Jozef:
Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili.
Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas. 14 Kaj Izrael diris al li:
Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la ŝafoj,
kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de
Ĥebron, kaj tiu venis Ŝeĥemon. 15 Kaj iu viro trovis lin, kaj
vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin:
Kion vi serĉas? 16 Kaj li diris: Miajn fratojn mi serĉas; diru al
mi, kie ili paŝtas. 17 Kaj la viro diris: Ili foriris de ĉi tie;
ĉar mi aŭdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris serĉi
siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan. 18 Kaj ili ekvidis lin
de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en
ili la malbona intenco mortigi lin. 19 Kaj ili diris unu al alia:
Jen tiu sonĝisto venas; 20 nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni
ĵetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovaĝa besto lin
formanĝis; kaj ni vidos, kio fariĝos el liaj sonĝoj. 21 Sed tion
aŭdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne
mortigu lin. 22 Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin
en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur
lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al
sia patro. 23 Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis
de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li; 24
kaj ili prenis lin kaj ĵetis lin en la puton; sed la puto estis
malplena, akvo ne estis en ĝi. 
25 Kiam ili sidiĝis, por manĝi
panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da
Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn
kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo. 26
Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni
mortigos nian fraton kaj kaŝos lian sangon? 27 Venu, ni vendos
lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li
estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian
proponon. 28 Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris,
ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la
Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis
Jozefon al Egiptujo. 29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis,
ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn. 30
Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj
kien mi nun iros? 31 Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj buĉis
kapron kaj trempis la veston en la sango. 32 Kaj ili sendis la
mikskoloran veston kaj venigis ĝin al sia patro, kaj dirigis: Ĉi
tion ni trovis; rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo aŭ ne.
33 Kaj li rekonis ĝin, kaj diris: Ĝi estas la vesto de mia filo!
sovaĝa besto lin formanĝis! disŝirita estas Jozef! 34 Kaj Jakob
disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon ĉirkaŭ sian lumbon kaj
funebris pri sia filo multe da tagoj. 35 Kaj ĉiuj liaj filoj kaj
filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris:
En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia
patro. 36 Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar,
kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.

Sekva Ĉapitro →