↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 36

1 Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaŭ estas Edom. 2 Esav
prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon
la Ĥetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la
Ĥivido, 3 kaj Basmaton, filinon de Iŝmael, fratinon de Nebajot. 4
Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon. 5 Kaj
Oholibama naskis Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. Tio estas la
filoj de Esav, kiuj naskiĝis al li en la lando Kanaana. 6 Kaj
Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn
kaj ĉiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj ĉiujn siajn brutojn
kaj sian tutan akiritaĵon, kiun li akiris en la lando Kanaana;
kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob. 7 Ĉar ilia
havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune; kaj la lando,
en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de
iliaj brutaroj. 8 Kaj Esav ekloĝis sur la monto Seir; Esav estas
ankaŭ Edom. 9 Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de
la Edomidoj, sur la monto Seir: 10 jen estas la nomoj de la filoj
de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de
Basmat, edzino de Esav. 11 Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman,
Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz. 12 Kaj Timna estis kromvirino de
Elifaz, filo de Esav, kaj ŝi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas
la filoj de Ada, edzino de Esav. 13 Kaj jen estas la filoj de
Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de
Basmat, edzino de Esav. 14 Kaj jen estas la filoj de Oholibama,
filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: ŝi naskis al
Esav Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. 15 Jen estas la ĉefoj de la
filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo
Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz, 16 ĉefo Koraĥ, ĉefo
Gatam, ĉefo Amalek. Tio estas la ĉefoj de Elifaz en la lando de
Edom. Tio estas la filoj de Ada. 17 Kaj jen estas la filoj de
Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo
Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas
la filoj de Basmat, edzino de Esav. 18 Kaj jen estas la filoj de
Oholibama, edzino de Esav: ĉefo Jeuŝ, ĉefo Jalam, ĉefo Koraĥ. Tio
estas la ĉefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav. 19
Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj. Tio estas
Edom.

20 Jen estas la filoj de Seir la Ĥorido, kiuj loĝis en la lando:
Lotan kaj Ŝobal kaj Cibeon kaj Ana 21 kaj Diŝon kaj Ecer kaj
Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, filoj de Seir, en la
lando de Edom. 22 La filoj de Lotan estis: Ĥori kaj Hemam; kaj la
fratino de Lotan estis Timna. 23 Kaj jen estas la filoj de Ŝobal:
Alvan kaj Manaĥat kaj Ebal, Ŝefo kaj Onam. 24 Kaj jen estas la
infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la
varmajn akvojn en la dezerto, kiam li paŝtis la azenojn de sia
patro Cibeon. 25 Kaj jen estas la infanoj de Ana: Diŝon, kaj
Oholibama, filino de Ana. 26 Kaj jen estas la filoj de Diŝon:
Ĥemdan kaj Eŝban kaj Jitran kaj Keran. 27 Jen estas la filoj de
Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan. 28 Jen estas la filoj de Diŝan:
Uc kaj Aran. 29 Jen estas la ĉefoj de la Ĥoridoj: ĉefo Lotan,
ĉefo Ŝobal, ĉefo Cibeon, ĉefo Ana, 30 ĉefo Diŝon, ĉefo Ecer, ĉefo
Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia
ĉefeco en la lando Seir.

31 Kaj jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ
ol aperis reĝoj ĉe la Izraelidoj: 32 En Edom reĝis Bela, filo de
Beor, kaj la nomo de lia urbo estis Dinhaba. 33 Kiam Bela mortis,
ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra. 34 Kiam mortis
Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj. 35
Kiam mortis Ĥuŝam, ekreĝis anstataŭ li Hadad, filo de Bedad, kiu
venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de
lia urbo estis Avit. 36 Kiam mortis Hadad, ekreĝis anstataŭ li
Samla el Masreka. 37 Kiam mortis Samla, ekreĝis anstataŭ li Ŝaul
el Reĥobot ĉe la Rivero. 38 Kiam mortis Ŝaul, ekreĝis anstataŭ li
Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. 39 Kiam mortis Baal-Ĥanan, filo de
Aĥbor, ekreĝis anstataŭ li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau,
kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred,
filino de Me-Zahab. 40 Kaj jen estas la nomoj de la ĉefoj de
Esav, laŭ iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: ĉefo Timna, ĉefo Alva,
ĉefo Jetet, 41 ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon, 42 ĉefo
Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar, 43 ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio
estas la ĉefoj de Edom, kiel ili loĝis en la lando, posedata de
ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.

Sekva Ĉapitro →