↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 35

1 Kaj Dio diris al Jakob: Leviĝu, iru al Bet-El kaj loĝu tie; kaj
faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via
frato Esav. 2 Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al ĉiuj, kiuj
estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj
puriĝu kaj ŝanĝu viajn vestojn. 3 Kaj ni leviĝu, kaj ni iru al
Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la
tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris. 4
Kaj ili donis al Jakob ĉiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj
manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob
enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud Ŝeĥem. 5 Kaj ili
ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis ĉirkaŭ
ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob. 6 Jakob venis al
la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaŭ la
nomon Bet-El, li kaj ĉiuj homoj, kiuj estis kun li. 7 Kaj li
konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El;
ĉar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato. 8 Tiam
mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni ŝin enterigis
apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-
Baĥut.

9 Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio,
kaj benis lin. 10 Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob;
tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li
donis al li la nomon Izrael. 11 Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio
la Plejpotenca; fruktu kaj multiĝu; popolo kaj popolaro fariĝos
el vi, kaj reĝoj eliros el via lumbo. 12 Kaj la landon, kiun Mi
donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro
post vi Mi donos la landon. 13 Kaj Dio forleviĝis de li sur la
loko, kie Li parolis kun li. 14 Jakob starigis monumenton sur la
loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur
ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon. 15 Kaj al la loko, kie
Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El. 16 Kaj ili
forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraŭ negranda interspaco, por
veni al Efrata, Raĥel naskis, kaj ŝia akuŝiĝo estis malfacila. 17
Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar
ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo. 18 Dum la elirado de ŝia animo,
ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia
patro donis al li la nomon Benjamen. 19 Kaj Raĥel mortis, kaj oni
enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem. 20 Kaj
Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Tio estas la tomba
monumento de Raĥel ĝis la nuna tago. 21 Kaj Izrael formigris, kaj
starigis sian tendon transe de la turo Eder. 22 En la tempo, kiam
Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la
kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael.

La filoj de Jakob estis dek du: 
23 la filoj de Lea: Ruben, la
unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar
kaj Zebulun; 24 la filoj de Raĥel: Jozef kaj Benjamen; 25 kaj la
filoj de Bilha, sklavino de Raĥel: Dan kaj Naftali; 26 kaj la
filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Aŝer. Tio estas la filoj
de Jakob, kiuj naskiĝis al li en Mezopotamio. 27 Kaj Jakob venis
al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron),
kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak. 28 Isaak havis la aĝon de
cent okdek jaroj. 29 Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj
alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj
lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.

Sekva Ĉapitro →