↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 34

1 Dina, la filino de Lea, kiun ŝi naskis al Jakob, eliris, por
vidi la filinojn de la lando. 2 Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de
Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis
kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon. 3 Kaj algluiĝis lia animo al
Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis
al la koro de la junulino. 4 Kaj Ŝeĥem diris al sia patro Ĥamor
jene: Prenu por mi ĉi tiun knabinon kiel edzinon. 5 Jakob aŭdis,
ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun
liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis ĝis ilia veno. 6
Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
7 Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la
viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en
Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
8 Ĥamor ekparolis al ili, dirante: Ŝeĥem, mia filo, deziregas per
sia animo vian filinon; donu ŝin al li kiel edzinon. 9 Kaj
boparenciĝu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn
prenu al vi. 10 Kaj loĝu kun ni, kaj la lando estos antaŭ vi;
loĝu kaj faru negocojn kaj akiru posedaĵojn en ĝi. 11 Kaj Ŝeĥem
diris al ŝia patro kaj al ŝiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj
kion vi diros al mi, mi donos. 12 Postulu de mi tre grandan doton
kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi
la junulinon kiel edzinon. 13 Kaj la filoj de Jakob respondis al
Ŝeĥem kaj al lia patro Ĥamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke
li senhonorigis ilian fratinon Dina; 14 kaj ili diris al ili: Ni
ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas
cirkumcidita; ĉar tio estus por ni hontindaĵo. 15 Nur tiam ni
donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos
ĉe vi ĉiun virseksulon. 16 Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj
viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni loĝos kun vi, kaj ni estos
unu popolo. 17 Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam
ni prenos nian filinon kaj foriros. 18 Ilia parolo plaĉis al
Ĥamor, kaj al Ŝeĥem, la filo de Ĥamor. 19 Kaj la junulo ne
prokrastis fari la aferon, ĉar li deziris la filinon de Jakob;
kaj li estis la plej honorata inter ĉiuj domanoj de sia patro. 20
Kaj Ĥamor kaj lia filo Ŝeĥem venis al la pordego de sia urbo, kaj
ekparolis al la loĝantoj de sia urbo, dirante: 21 Tiuj homoj
estas pacaj kun ni; tial ili loĝu en la lando kaj faru en ĝi
negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn
ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
22 Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas loĝi kun ni kaj esti
unu popolo, se ni cirkumcidos ĉe ni ĉiun virseksulon, kiel ili
estas cirkumciditaj. 23 Ilia akiritaĵo kaj havaĵo kaj ĉiuj iliaj
brutoj fariĝos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj
ili loĝos kun ni. 24 Kaj obeis al Ĥamor kaj al lia filo Ŝeĥem
ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidiĝis ĉiuj
virseksuloj, ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo. 25 En la
tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj
Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj venis sentime en
la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn. 26 Kaj Ĥamoron kaj lian
filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo
de Ŝeĥem kaj eliris. 27 La filoj de Jakob venis al la mortigitoj,
kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian
fratinon. 28 Iliajn ŝafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn,
kaj ĉion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo,
ili prenis. 29 Kaj ilian tutan riĉon kaj ĉiujn iliajn infanojn
kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis ĉion, kio estis
en la domoj. 30 Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi
afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando,
por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj;
kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos
ekstermita mi kaj mia domo. 31 Sed ili diris: Ĉu estas permesite
agi kun nia fratino kiel kun publikulino?


Sekva Ĉapitro →