↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 33

1 Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun
li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de
Raĥel kaj de la du sklavinoj. 2 Kaj li starigis la sklavinojn kaj
iliajn infanojn antaŭe, Lean kun ŝiaj infanoj poste, kaj Raĥelon
kun Jozef en la fino. 3 Kaj li mem pasis preter ilin, kaj
kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton.
4 Sed Esav kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis
sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris. 5 Esav levis
siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris:
Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio
favore donis al via sklavo. 6 Tiam alproksimiĝis la sklavinoj,
ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde kliniĝis. 7 Poste
alproksimiĝis ankaŭ Lea kaj ŝiaj infanoj kaj kliniĝis; fine
alproksimiĝis Jozef kaj Raĥel kaj kliniĝis. 8 Tiam Esav diris:
Kio estas tiu tuta taĉmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob
respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro. 9 Sed Esav diris:
Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu ĉe vi.
10 Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian
donacon el mia mano; ĉar mi vidis vian vizaĝon, kvazaŭ mi vidus
la vizaĝon de Dio, kaj vi montriĝis favora al mi. 11 Prenu mian
benon, kiu estas alportita al vi; ĉar Dio favore donis al mi kaj
mi havas ĉion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis. 12 Kaj Esav
diris: Ni leviĝu kaj iru, kaj mi iros apud vi. 13 Sed Jakob diris
al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la
ŝafoj kaj bovoj ĉe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu
tago, la brutaro mortos. 14 Mia sinjoro iru antaŭ sia sklavo, kaj
mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaŭ mi,
kaj kiel iros la infanoj, ĝis mi venos al mia sinjoro en Seir. 15
Tiam Esav diris: Mi restigos ĉe vi iujn el la homoj, kiuj estas
kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron
de mia sinjoro. 16 Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian
vojon al Seir. 17 Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si
domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko
ricevis la nomon Sukot.

18 Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de
Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian
tendaron antaŭ la urbo. 19 Kaj la kampoparton, sur kiu li
starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor,
la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj. 20 Kaj li starigis tie
altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.

Sekva Ĉapitro →