↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 32

1 Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontiĝis kun li anĝeloj de
Dio. 2 Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro
de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Maĥanaim.

3 Jakob sendis antaŭ si senditojn al sia frato Esav, en la landon
Seir, en la regionon de Edom. 4 Kaj li ordonis al ili jene: Tiele
diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi
loĝis ĉe Laban kaj restis tie ĝis nun. 5 Mi havas bovojn kaj
azenojn, ŝafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por
sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron. 6 Kaj la
senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav;
li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li. 7
Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktiĝis. Kaj li dividis la homojn,
kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn,
en du taĉmentojn; 8 kaj li diris: Se Esav venos al unu taĉmento
kaj venkobatos ĝin, tiam la restinta taĉmento sin savos. 9 Kaj
Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak,
Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian
naskiĝlokon, kaj Mi faros al vi bonon; 10 mi estas tro malgranda
por ĉiuj favorkoraĵoj kaj por la tuta bonaĵo, kiun Vi faris al
Via sklavo; ĉar kun mia bastono mi transiris ĉi tiun Jordanon,
kaj nun mi havas du taĉmentojn. 11 Savu min de la mano de mia
frato, de la mano de Esav; ĉar mi timas lin, ke li eble venos kaj
mortigos ĉe mi patrinon kun la infanoj. 12 Vi diris ja: Mi faros
al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara
sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco. 13 Kaj li pasigis
tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano,
donacon por sia frato Esav: 14 ducent kaprinojn kaj dudek
virkaprojn, ducent ŝafinojn kaj dudek virŝafojn, 15 tridek
mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek
virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn. 16 Kaj li
transdonis en la manojn de siaj sklavoj ĉiun gregon aparte, kaj
li diris al siaj sklavoj: Iru antaŭ mi kaj lasu liberan
interspacon inter unu grego kaj alia. 17 Kaj al la unua li
ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin:
Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio
estas antaŭ vi? 18 tiam diru: Al via sklavo Jakob; ĝi estas
donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaŭ mem estas
post ni. 19 Kaj li ordonis ankaŭ al la dua, ankaŭ al la tria,
ankaŭ al ĉiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere
parolu al Esav, kiam vi lin renkontos. 20 Kaj diru: Jen ankaŭ via
sklavo Jakob iras post ni. Ĉar li pensis: Mi pardonemigos lin per
la donaco, kiu iras antaŭ mi, kaj poste mi vidos lian vizaĝon;
eble li akceptos min favore. 21 Kaj la donaco pasis antaŭ li; sed
li pasigis tiun nokton en la tendaro.

22 Kaj li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj
siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la
vadejon de Jabok. 23 Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin
trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis. 24 Kaj Jakob
restis sola. Kaj iu luktis kun li ĝis la apero de la matenruĝo.
25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia
femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun
tiu. 26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo.
Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos. 27
Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.
28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar
vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. 29 Kaj Jakob
demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi
demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. 30 Kaj Jakob donis al
tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon
kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis. 31 La suno leviĝis antaŭ
li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro. 32
Tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu
estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran
artikon de Jakob ĉe la tendeno.

Sekva Ĉapitro →