↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 29

1 Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la
orientanoj. 2 Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri
gregoj da ŝafoj kuŝas apud ĝi; ĉar el tiu puto oni trinkigadis la
gregojn; kaj granda ŝtono estis sur la aperturo de la puto. 3 Kaj
kiam tie kunvenis ĉiuj gregoj, tiam oni deruladis la ŝtonon de
sur la aperturo kaj trinkigadis la ŝafojn kaj denove remetadis la
ŝtonon sur ĝian lokon, sur la aperturon de la puto. 4 Kaj Jakob
diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni
estas el Ĥaran. 5 Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon
de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas. 6 Kaj li diris al ili: Ĉu li
bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino
Raĥel venas kun la ŝafoj. 7 Kaj li diris: De la tago restas ja
ankoraŭ multe, ankoraŭ ne estas la tempo, por kolekti la gregojn;
trinkigu la ŝafojn kaj iru, paŝtu. 8 Kaj ili diris: Ni ne povas,
ĝis kolektiĝos ĉiuj gregoj kaj oni derulos la ŝtonon de sur la
aperturo de la puto kaj ni trinkigos la ŝafojn. 9 Dum li ankoraŭ
parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj de sia patro, ĉar ŝi
paŝtis ilin. 10 Kaj kiam Jakob ekvidis Raĥelon, la filinon de
Laban, frato de lia patrino, kaj la ŝafojn de Laban, frato de lia
patrino, tiam Jakob alproksimiĝis, derulis la ŝtonon de sur la
aperturo de la puto, kaj trinkigis la ŝafojn de Laban, la frato
de lia patrino. 11 Kaj Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris. 12
Kaj Jakob diris al Raĥel, ke li estas parenco de ŝia patro kaj
filo de Rebeka. Kaj ŝi kuris kaj diris al sia patro. 13 Kaj kiam
Laban aŭdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris
al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin
en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban ĉion. 14 Kaj Laban diris
al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li loĝis ĉe li
tutan monaton. 
15 Kaj Laban diris al Jakob: Ĉu pro tio, ke vi
estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion
mi devas pagi al vi? 16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de
la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Raĥel.
17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Raĥel estis belforma kaj
belvizaĝa. 18 Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin
sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino. 19 Tiam Laban diris:
Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia
viro; loĝu ĉe mi. 20 Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj
ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin. 21
Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, ĉar finiĝis mia
tempo, kaj mi envenos al ŝi. 22 Kaj Laban kunvenigis ĉiujn homojn
de tiu loko kaj faris festenon. 23 Sed vespere li prenis sian
filinon Lea kaj enirigis ŝin al li; kaj tiu envenis al ŝi. 24 Kaj
Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. 25 Sed
matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion
do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min
trompis? 26 Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni
donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan. 27 Pasigu semajnon
kun ĉi tiu, tiam mi donos al vi ankaŭ tiun, pro servo, kiun vi
servos ĉe mi ankoraŭ aliajn sep jarojn. 28 Kaj Jakob faris tiel
kaj pasigis semajnon kun ĉi tiu. Kaj Laban donis al li sian
filinon Raĥel kiel edzinon. 29 Kaj Laban donis al sia filino
Raĥel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon. 30 Kaj Jakob envenis
ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon pli ol Lean, kaj li servis ĉe
li ankoraŭ aliajn sep jarojn.

31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malŝlosis
ŝian uteron; sed Raĥel estis senfrukta. 32 Kaj Lea gravediĝis kaj
naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La
Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj ŝi
denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La Eternulo
aŭdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaŭ ĉi tiun;
kaj ŝi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj ŝi denove gravediĝis
kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La nunan fojon mia edzo aliĝos al
mi, ĉar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la
nomo Levi. 35 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi
diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon
Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski.

Sekva Ĉapitro →