↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 30

1 Kiam Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian
fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi
mortos. 2 Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi
anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro? 3 Kaj ŝi
diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku
sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi. 4 Kaj ŝi
donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis
al ŝi. 5 Kaj Bilha gravediĝis kaj naskis al Jakob filon. 6 Kaj
Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi
filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino
de Raĥel, denove gravediĝis kaj naskis duan filon al Jakob. 8
Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi
venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali. 9 Kiam Lea vidis, ke
ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al
Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al
Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li
la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon
al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; ĉar la virinoj diros,
ke estas al mi bone. Kaj ŝi donis al li la nomon Aŝer. 
14 Ruben
iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn
sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel
diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15 Sed
tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon,
kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel
diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de
via filo. 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al
li renkonte, kaj diris: Al mi venu, ĉar mi aĉetis vin per la
mandragoroj de mia filo. Kaj li kuŝis kun ŝi en tiu nokto. 17 Kaj
Dio aŭdis Lean, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al Jakob kvinan
filon. 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke
mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon
Isaĥar. 19 Kaj Lea denove gravediĝis kaj naskis sesan filon al
Jakob. 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia
edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al
li la nomon Zebulun. 21 Kaj poste ŝi naskis filinon, kaj ŝi donis
al ŝi la nomon Dina. 22 Kaj Dio rememoris Raĥelon, kaj Dio
elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron. 23 Kaj ŝi gravediĝis kaj
naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron. 24 Kaj
ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi
alian filon.

25 Kiam Raĥel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu
min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando. 26 Donu miajn
edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros;
ĉar vi konas la servon, per kiu mi vin servis. 27 Kaj Laban diris
al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la
Eternulo benis min pro vi. 28 Kaj li diris: Difinu, kian
rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos. 29 Kaj tiu diris al
li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe
mi; 30 ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis;
kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros
ankaŭ por mia domo? 31 Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj
Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam
mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn: 32 mi pasos hodiaŭ tra
via tuta ŝafaro; apartigu el ĝi ĉiun ŝafon mikskoloran kaj
makulitan kaj ĉiun bruton nigran inter la ŝafoj, kaj makulitan
kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco. 33
Kaj respondos por mi mia justeco en la morgaŭa tago, kiam vi
venos vidi mian rekompencon; ĉiu el la kaproj, kiu ne estos
mikskolora aŭ makulita, kaj ĉiu el la ŝafoj, kiu ne estos nigra,
estu rigardata kiel ŝtelita de mi. 34 Kaj Laban diris: Ĝi estu,
kiel vi diris. 35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn
striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj
makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn
nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj
filoj. 36 Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj
Jakob. Kaj Jakob paŝtis la restintajn ŝafojn de Laban. 37 Kaj
Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj
platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere,
ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis. 38 Kaj li metis la
skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn
kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki, kaj ili
gravediĝadis, kiam ili venadis trinki. 39 Kaj la ŝafoj gravediĝis
super la bastonoj, kaj ili naskis ŝafidojn striitajn,
mikskolorajn, kaj makulitajn. 40 Kaj la ŝafidojn Jakob apartigis,
kaj li turnis la vizaĝojn de la brutoj kontraŭ la striitajn kaj
kontraŭ la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li
apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban. 41 Ĉiufoje,
kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la
kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ
la bastonoj; 42 sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis.
Tiamaniere la malfortaj fariĝis apartenaĵo de Laban, kaj la
fortaj fariĝis apartenaĵo de Jakob. 43 Kaj tiu homo fariĝis
eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn
kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.

Sekva Ĉapitro →