↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 28

1 Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li,
dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj. 2 Leviĝu, iru
Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj
prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de
via patrino. 3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin
kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj. 4 Kaj Li
donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun
vi, por ke vi heredu la landon de via fremdeloĝado, kiun Dio
donis al Abraham. 5 Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris
Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de
Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav. 6 Kiam Esav vidis, ke Isaak
benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al
si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li,
dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj; 7 kaj ke Jakob
obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion: 8 tiam
Esav vidis, ke ne plaĉas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.
9 Kaj Esav iris al Iŝmael kaj prenis al si Maĥalaton, filinon de
Iŝmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom
siaj aliaj edzinoj.

10 Kaj Jakob eliris el Beer-Ŝeba kaj iris en la direkto al Ĥaran.
11 Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, ĉar
la suno subiris. Kaj li prenis unu el la ŝtonoj de tiu loko kaj
metis ĝin sub sian kapon kaj kuŝiĝis en tiu loko. 12 Kaj li
sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la
ĉielon, kaj jen anĝeloj de Dio iras sur ĝi supren kaj malsupren.
13 Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la
Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la
teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro. 14 Kaj
via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos
okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj beniĝos per vi
kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. 15 Kaj Mi estas kun vi,
kaj Mi gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi
tiun teron; ĉar Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion,
kion Mi diris al vi. 16 Kaj Jakob vekiĝis el sia dormo, kaj li
diris: Vere, la Eternulo estas en ĉi tiu loko, kaj mi ne sciis.
17 Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas ĉi tiu loko! ĝi
estas nenio alia ol domo de Dio, kaj ĉi tie estas la pordego de
la ĉielo. 18 Kaj Jakob leviĝis frue matene, kaj prenis la ŝtonon,
kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis ĝin kiel
monumenton, kaj verŝis oleon sur ĝian supron. 19 Kaj li donis al
tiu loko la nomon Bet-El; sed antaŭe la nomo de la urbo estis
Luz. 20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos
kun mi, kaj gardos min sur ĉi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos
al mi panon por manĝi kaj veston por porti sur mi, 21 kaj mi
revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos
por mi Dio: 22 tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel
monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi,
mi oferos al Vi dekonon.

Sekva Ĉapitro →