↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 18

1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li
sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 2 Kiam
li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ
li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo
kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero. 3 Kaj li diris: Mia sinjoro!
se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
4 Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu
sub la arbo. 5 Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu
viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via
sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris. 6 Kaj Abraham
rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri
mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn. 7 Kaj ankaŭ
al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj
bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin. 8 Kaj
li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis
antaŭ ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili manĝis. 9
Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li
respondis: Jen ŝi estas en la tendo. 10 Kaj Li diris: Mi revenos
al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via
edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis
malantaŭ Li. 11 Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda
aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj. 12 Kaj Sara ekridis
interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ
volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna! 13 Kaj la Eternulo
diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi
naskos, kiam mi maljuniĝis? 14 Ĉu por la Eternulo io estas
malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta
jaro, kaj Sara havos filon. 15 Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi
ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.

16 Kaj leviĝis de tie la viroj kaj direktiĝis al Sodom: kaj
Abraham iris kun ili, por akompani ilin. 17 Kaj la Eternulo
diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras? 18 Abraham
fariĝos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li beniĝos ĉiuj
popoloj de la tero. 19 Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al
siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la
Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri
Abraham, kion Li diris pri li. 20 Kaj la Eternulo diris: Ĉar la
kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre
peza, 21 tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili plene agas
tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos.
22 Kaj la viroj turniĝis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham
staris ankoraŭ antaŭ la Eternulo. 23 Kaj Abraham alproksimiĝis,
kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? 24
Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos
kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en
ĝi? 25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon
kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas
por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste. 26 Kaj la
Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la
urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. 27 Kaj Abraham
respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro,
kvankam mi estas polvo kaj cindro; 28 eble al la kvindeko da
virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon?
Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. 29
Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek?
Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. 30 Kaj li diris:
Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie
tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. 31
Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble
troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. 32 Kaj
li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu
fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la
dek. 33 Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun
Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.

Sekva Ĉapitro →