↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 17

1 Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la
Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca;
iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka. 2 Kaj Mi faros Mian interligon
inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte. 3 Kaj Abram ĵetis
sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante: 4 Jen estas Mia
interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj. 5 Kaj via
nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris
vin patro de multe da popoloj. 6 Kaj Mi fruktigos vin tre multe,
kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi. 7 Kaj
Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi
en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi
kaj por via idaro post vi. 8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro
post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon
Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili. 9 Kaj
Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via
idaro post vi en iliaj generacioj. 10 Jen estas Mia interligo,
kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: ĉiu
virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata. 11 Kaj cirkumcidu la karnon
de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.
12 Kaj en la aĝo de ok tagoj estu cirkumcidata ĉe vi en viaj
generacioj ĉiu virseksulo naskita en la domo aŭ aĉetita per mono
ĉe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro. 13 Cirkumcidata estu
ĉiu naskita en via domo aŭ aĉetita per via mono, kaj Mia
interligo estu sur via karno kiel interligo eterna. 14 Kaj se
estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia
prepucio, tiu animo ekstermiĝos el sia popolo: Mian interligon ĝi
rompis.

15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj,
sed ŝia nomo estu Sara. 16 Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi
al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj
de popoloj devenos de ŝi. 17 Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere,
kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos
nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos? 18 Kaj Abraham diris al
Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ Vi! 19 Kaj Dio diris: Efektive
Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon
Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon
eternan por lia idaro post li. 20 Ankaŭ pri Iŝmael Mi aŭdis vin:
jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre
forte; dek du princoj naskiĝos de li, kaj Mi devenigos de li
grandan popolon. 21 Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak,
kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro. 22 Kaj
Li ĉesis paroli kun li, kaj Dio leviĝis for de Abraham. 23 Kaj
Abraham prenis sian filon Iŝmael kaj ĉiujn naskitajn en lia domo
kaj ĉiujn aĉetitajn per lia mono, ĉiun virseksulon el la homoj de
la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio
en tiu sama tago, kiel diris al li Dio. 24 Kaj Abraham havis la
aĝon de naŭdek naŭ jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia
prepucio. 25 Kaj lia filo Iŝmael havis la aĝon de dek tri jaroj,
kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita. 26 En tiu sama
tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael; 27 kaj ĉiuj
liaj domanoj, kiuj naskiĝis en la domo aŭ estis aĉetitaj per mono
ĉe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.

Sekva Ĉapitro →