↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 19

1 Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis ĉe
la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte
al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere. 2 Kaj li diris: Mi petas vin,
sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton
kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos matene kaj iros vian
vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato. 3
Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis
en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn,
kaj ili manĝis. 4 Antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj de la urbo, la
homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon, de la junuloj ĝis la
maljunuloj, la tuta popolo, de ĉiuj finoj. 5 Kaj ili vokis Loton,
kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la
nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. 6 Kaj Lot
eliris al ili antaŭ la sojlon, kaj la pordon li ŝlosis post si. 7
Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! 8 Jen mi havas du
filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi,
kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru,
ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento. 9 Sed ili
diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel
fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol
kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili
aliris, por elrompi la pordon. 10 Tiam tiuj viroj etendis siajn
manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili
ŝlosis; 11 kaj la homojn, kiuj estis antaŭ la sojlo de la domo,
ili frapis per blindeco, de la malgrandaj ĝis la grandaj, tiel ke
tiuj laciĝis, serĉante la pordon. 
12 Kaj la viroj diris al Lot:
Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn aŭ viajn filinojn,
aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu
loko; 13 ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar granda fariĝis ilia
kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin
pereigi. 14 Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj,
prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Leviĝu, eliru el ĉi tiu
loko, ĉar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj
rigardis lin kiel ŝercanton. 15 Kiam leviĝis la matenruĝo, la
anĝeloj rapidigis Loton, dirante: Leviĝu, prenu vian edzinon kaj
ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas, por ke vi ne pereu
pro la krimeco de la urbo. 16 Sed ĉar li malrapidis, tial la
viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn
de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili
elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon. 17 Kaj kiam ili
elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo;
ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo; sur
la monton savu vin, por ke vi ne pereu. 18 Kaj Lot diris al ili:
Ho, ne, mia Sinjoro! 19 Jen Via sklavo plaĉis al Vi, kaj granda
estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon
al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, ĉar povus
trafi min malfeliĉo kaj mi mortus. 20 Jen ĉi tiu urbo estas
sufiĉe proksima, por kuri tien, kaj ĝi estas malgranda; mi savos
min tien; ĝi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva. 21
Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaŭ en ĉi tiu afero,
kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis. 22 Rapide savu
vin tien, ĉar Mi nenion povas fari, ĝis vi venos tien. Tial tiu
urbo ricevis la nomon Coar. 23 La suno leviĝis super la teron,
kiam Lot venis Coaron. 24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon
kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo. 25
Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan ĉirkaŭaĵon kaj ĉiujn
loĝantojn de la urboj kaj la kreskaĵojn de la tero. 26 Kaj lia
edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo. 27
Kaj matene Abraham leviĝis kaj iris al la loko, kie li estis
starinta antaŭ la Eternulo; 28 kaj li ekrigardis en la direkto al
Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la ĉirkaŭaĵo, kaj li
vidis, ke jen fumo leviĝas de la tero kiel fumo el forno.

29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la ĉirkaŭaĵo, Li
rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la
ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj loĝis Lot.

30 Kaj Lot eliris el Coar kaj ekloĝis sur la monto, kaj liaj du
filinoj kun li; ĉar li timis loĝi en Coar. Kaj li loĝis en
kaverno, li kaj liaj du filinoj. 31 Kaj la pli maljuna diris al
la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas
viro, kiu envenus al ni laŭ la moro de la tuta tero; 32 tial ni
ebriigu nian patron per vino, kaj ni kuŝu kun li, por ke ni
aperigu de nia patro idaron. 33 Kaj ili ebriigis sian patron per
vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kuŝis kun sia
patro; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis. 34
La morgaŭan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi
kuŝis hieraŭ kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaŭ en ĉi
tiu nokto, kaj vi venu, kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia
patro idaron. 35 Kaj ili ankaŭ en ĉi tiu nokto ebriigis sian
patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kuŝis kun li; kaj li ne
sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis. 36 Kaj ambaŭ filinoj
de Lot gravediĝis de sia patro. 37 Kaj la pli maljuna naskis
filon, kaj ŝi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de
la Moabidoj ĝis nun. 38 Kaj la pli juna ankaŭ naskis filon, kaj
ŝi donis al li la nomon Ben-Ami; li estas la prapatro de la
Amonidoj ĝis nun.




Sekva Ĉapitro →