↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 16

1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis
sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. 2 Kaj Saraj diris al
Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al
mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la
voĉon de Saraj. 3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron
la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo,
kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia
edzo Abram kiel edzinon. 4 Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi
gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia
sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj. 5 Kaj Saraj diris al
Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en
viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi
senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi. 6
Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj,
faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin,
kaj ŝi forkuris. 7 Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva
fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur. 8 Kaj li
diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi
iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. 9 Kaj
la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Reiru al via sinjorino, kaj
humiliĝu sub ŝiaj manoj. 10 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al
ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin
kalkuli. 11 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi
estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon
Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon. 12 Kaj li estos homo
sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ
li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj. 13 Kaj la Eternulon, kiu
parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie
mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas? 14 Tial oni
nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; ĝi estas inter Kadeŝ
kaj Bered. 15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al
sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Iŝmael. 16 Kaj Abram havis
la aĝon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Iŝmaelon al Abram.

Sekva Ĉapitro →