↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 15

1 Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne
timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.
2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi?
mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas
Eliezer el Damasko. 3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja
idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto. 4 Kaj tiam la
Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur
tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto. 5 Kaj Li
elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu
la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel
estos via idaro. 6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis
kalkulita al li kiel virto. 7 Kaj Li diris al li: Mi estas la
Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi
tiun landon kiel posedaĵon. 8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia
Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos? 9 Kaj Li diris
al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj
ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon. 10 Kaj li alportis
al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis
ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne
distranĉis. 11 Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed
Abram ilin forpelis. 12 Ĉe la subiro de la suno profunda dormo
falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis
lin. 13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj
en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj
turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 14 Tamen la popolon, ĉe kiu
ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda
havo. 15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos
entombigita en bona maljuneco. 16 Kaj en la kvara generacio ili
revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis
plenecon. 17 Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite
forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj. 18
En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al
via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis
la granda rivero, la rivero Eŭfrato: 19 la Kenidojn kaj la
Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la Ĥetidojn kaj la
Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la
Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.

Sekva Ĉapitro →